Giorgos Papoulias' photos with the keyword: libro

Stelsemantoj en la ora nordo

17 Nov 2012 1 1 1078
Nia karmemora Majstro! Ĉiam benos vin la dankema posteularo hodiaŭ eble ne tiel grandnombra. Sed venos morgaŭo. Ne, ĝi ne venos. Ni faros ĝin. Nia racia, ĉiun favoran cirkonstancon eluzonta laboro, ĉiun helpilon aplikonta klopodo maturigos la genian lingvoarbon, kies neniam pereeblajn, solidajn radikojn D-ro Zamenhof saĝe plantis en nian terglobon, kies trunko jam forte staris tra preskaŭ dujarcenta uragano, sed kies branĉaro ne estas ankoraŭ sufiĉe foliriĉa por doni oazan ombron de kompreno al la rifuĝemuloj sur la kvin kontinentoj, kiuj nun sufere baraktas en la lingvokaoso de l’ internaciiĝinta moderna vivo.

Maskerado ĉirkaŭ la morto

17 Nov 2012 2 1927
Ekzistas du tekstoj de “Maskerado ĉirkaŭ la morto” de Teodoro Ŝvarc, alinome Tivadar Soros: tiu de la unua eldono de 1965, aperigita de Juan Régulo Pérez ĉe lia eldonejo Stafeto en Kanariaj Insuloj, kaj anglalingva tajpita teksto en posedo de la familio Soros. HT