Hans-Georg Kaiser's photos with the keyword: Posada

J.G.Posada: Mortodanco

11 Feb 2009 1616
Cezar Al Donjo Vi, kiu konas min plej bone, en eŭfori' kaj depresi'. Vi ne malicas eĉ subtone. Vi estas kiel burg' por mi. Sed, se mi mortas, ne tro ploru. Dediĉu plu vin al la ĝu'. Ne mortan ulon tro adoru, restu vivanta, ridu plu. Kaj se aliaj viroj venos, en viaj kisoj daŭros mi. Mi vin kaj ilin ĉiujn benos; la am' ne estas iluzi'. Kaj kiam vent' ennokte kantos, mi vin vizitos kun fervor'. Vi scias ja, ke mi vin hantos. Salutu min en nokta hor'.