Bernardo's photos with the keyword: Akademio de Esperanto
Cart, Vortoj, 1927, repr. 1990
21 Jul 2015 |
|
Théophile Cart (1855-1931) estis membro de la Lingva Komitato (LK) kaj de la Akademio de Esperanto (AdE) de la fondo de tiuj "lingvaj institucioj" en 1905 kaj 1908. Li estis direktoro de la Komisiono pri la Komuna Vortaro de 1908 kaj prezidanto de la Akademio de 1920 ĝis sia morto en 1931. Cart do grave influis la lingvopolitikon de la Akademio en ties frua epoko kaj precipe dum la Ido-krizo.
Liaj ĉefaj artikoloj prilingvaj kaj pri la rolo de la Akademio aperis felietone antaŭ 1914 kaj estis reeldonitaj broŝur-forme en 1927, fine represitaj en 1990 (jen la titolpaĝo de la eldono de 1990). Kelkaj el liaj pozicioj estas akceptitaj ĝis niaepoke. Pri aliaj nuntempe ĝenerale regas alia kompreno. Tamen ĉiukaze ankoraŭ indas ekkoni la pensojn de Cart .
Akademio de Esperanto
05 May 2013 |
|
Chu ni ankorau bezonas Akademion de Esperanto en nia epoko? Kiun rolon ghi ludu, kion ghi prioritate faru? Kio estu ghiaj taskoj?
Kundiskutu: www.ipernity.com/blog/bernardo/478687
Bildo: Vikipedio - eo.wikipedia.org/wiki/Dosiero:Ade.png
Jump to top
RSS feed- Bernardo's latest photos with "Akademio de Esperanto" - Photos
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter