All articles concerning %name%

Photos | Documents | Articles
    
  • S.E.S. (SOMERA ESPERANTO-STUDADO) 2010

    Jen filmeto, kiun mi trovis en "U-Tube", por prezenti la S.E.S.-on de 2010 (2an ĝis 10an julio) http://www.youtube.com/watch?v=5vga6pwgU6s&feature=player_embedded Ĉar multaj geamikoj ne povas malfermi "U-Tube"-n en sia lando pro malpermeso, mi ĵus aldonis ĝin ĉi-tie por montri al ĉiuj vi la mirindan etoson de la ĉi-jara renkonto en Pieŝtany, Slovakio. (Mi esperas, ke ili povos vidi tiun dokumenton en Ipernity sed tute ne certas!) ... Bedaŭrinde, mi mem ne ĉeestis... sed mi ege esperas partopreni venontjare!!! Tiu estis la tria fizika LERNU! - renkontiĝo : vidu la programon ĉe http://eo.lernu.net/pri_lernu/renkontighoj/SES/index.php

  • Trapasu la novan KER-ekzamenon de UEA!

    Ni kun ĝojo informas vin, ke en 2009 jam 102 personoj trapasis sukcese la novtipajn KER-ekzamenojn de UEA-ITK. Bv. vidi la laŭlandan statiskitokon ĉi-sube: http://www.edukado.net/pagina/Novaĵoj/22423//#22780 La plej prokisma ekzamensesio okazos la 29an de decembro , en tri lokoj, dum NR, IF kaj JES en Germanio kaj Pollando. Ni nun pretigas la ekzamenkalendaron por la sekva jaro. Organizantoj de Esperanto-programoj bv. vidi la indikitajn datojn kaj kontakti Katalin Kováts se ili volas…

  • Kunlabore kun la Grundtvig-projekto

    Granda sukceso estas por instrukapabligo, trejnado de Esperanto-instruantoj, instruistoj, ke kadre de Grundtvig–projekto, ene de la t.n. Dumviva lernado programo de EU, estis akceptita la du-jara kunlaborplano ellaborita de Pola Esperanto-Asocio (PL), E@I (SK) kaj Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg GEC/ICH (DE). La trilanda projekto por Esperanto-instruado celas instrukapabligon, metodikan trejnadon por instruantoj, kursgvidantoj por la pli maljuna generacio, la t.n.…