All articles concerning %name%
Photos
|
Documents
|
Articles
-
Novaĵoj de TREVOR STEELE
Kun granda plezuro, mi ricevis hieraŭ tiun ĉi personan amikan respondon al la retmesaĝo, kiun mi sendis al TREVOR STEELE por saluti lin. Memorinda momento estis la vizito de la fama aŭstralia verkisto en LILLE : unue ni kune vizitis la nordan urbegon kun la klubanoj de Lille-Villeneuve d'Ascq kaj de Araso; poste tre plaĉis al mi kaj al la ĉeestintoj lia prelego pri lia lando kaj lia tiama lasta romano "Flugi kun Kakatuoj". (Jen kortuŝa kaj belega rakonto, kiun mi senhezite konsilas al ĉiuj : vi tutcerte vore legos ĝin same kiel mi!) NB : Vidu la fotojn de mia albumo : www.ipernity.com/doc/mike59/album/252561 En la tie suba retletero de TREVOR STEELE, tre interesa estas la memprezento de lia nova romano, kiu tre baldaŭ aperos : "PARADIZO ŜTELITA"... ,kies provversion vi povas legi ĉi tie : www.ipernity.com/doc/mike59/13090596 )
-
BONEGA NOVAĴO !!! ... EKFUNKCIAS LA RETA VERSIO DE P.I.V. !!!
Mi ĵus ricevis tiun bonegan novaĵon de "Edukado.net" : edukado.net/novajhoj?id=230 Ankaŭ aperis artikolo en "Libera Folio" : www.liberafolio.org/2012/reta-piv-fine-aperos
-
TREVOR STEELE EN FRANCIO !
Antaŭ kelkaj semajnoj, kun granda ĝojo mi pasigis plurajn horojn kun la Esperanto Klubo de Lille-Villeneuve d'Ascq kaj kelkaj esperantistoj el Arras, kiuj bonvenigis la gravan aŭstralian verkiston TREVOR STEELE. Mi ne filmis la prelegon, kiun TREVOR STEELE faris en Lille, bedaŭrinde... Feliĉe, mi ĵus eltrovis tiujn du videojn en U-Tube, koncerne lian prelegon de Parizo!
-
ARTIKOLO DE TREVOR STEELE (el la " ONDO DE ESPERANTO")
-
-us modo
Ĉi tie povus aperi via reklamo. Kaj ĉi tie devus aperi miaj ne ĉiom politike korektaj rimarkoj pri tio, kio okazas en Londono.
-
Literatura Mondo legebla en Interreto
Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno ofertas skanaĵojn de niaj plej gravaj fruaj periodaĵoj, i.a. de La Revuo, Esperanto (UEA), Brita, Germana kaj Pola Esperantisto, Lingvo Internacia kaj Literatura Mondo. Sensacie! ...
-
Bronstein in Berlin
Der Esperanto-Romancier und -Liedermacher Michail Bronstein aus Tichvin bei Sankt Petersburg tritt am Dienstag, den 11.01.2011 um 19:00 Uhr in der Egon-Erwin-Kisch-Bibliothek in Berlin-Lichtenberg auf. Hier ein Auszug aus einem seiner auf Esperanto verfassten Romane ...