Keyword: vidéoclip
-
3 novaj afrikaj muzikvideoj de KONGA ESPERO elŝuteblaj ĉe Vinilkosmo-mp3.com
Lasminuta novaĵo ĉe VINILKOSMO : 3 novaj muzikvideoj elŝuteblaj ĵus aperis la 3 muzikvideoj de KONGA ESPERO anoncitaj en la lasteldonita Informletero de Vinilkosmo n-ro 28 . Finfine la 3 muzikvideoj aperis dank'al la teknikaj streboj de Ivo de " Ivimages " (Francio) kaj de Rogener Pavinski de " Kosmuzik " (Brazilo). Ili estis realigitaj de Clary Mandivila de " Clary Production Center " el Kinshasa (Konga Demokrata Resp.) ... Do vere ankor…