Keyword: maratha
-
Guglo "insultas baratajn lingvojn"
En la hindiaj kaj marathaj versioj de la serĉilo Guglo-Barato , se oni enmetas ajnan latinan alfabeton, la rezultoj en la falmenuo plejparte estas pornografiaj retejoj hindiaj kaj marathaj. Laŭ novaĵraporto titolita " Laŭ guglo, la hindia egalas al la maldeco " en la hindia tagĵurnalo Dainik Bhasker , funkciulo registara lastatempe nomis ĝin "insulto al barataj lingvoj", kaj petas al la federa registaro procesi kontraŭ la firmao Google India. Notindas, ke tio ne okazas ĉe la angla versio…