Keyword: esperanto-libroj
-
Novaĵoj de TREVOR STEELE
Kun granda plezuro, mi ricevis hieraŭ tiun ĉi personan amikan respondon al la retmesaĝo, kiun mi sendis al TREVOR STEELE por saluti lin. Memorinda momento estis la vizito de la fama aŭstralia verkisto en LILLE : unue ni kune vizitis la nordan urbegon kun la klubanoj de Lille-Villeneuve d'Ascq kaj de Araso; poste tre plaĉis al mi kaj al la ĉeestintoj lia prelego pri lia lando kaj lia tiama lasta romano "Flugi kun Kakatuoj". (Jen kortuŝa kaj belega rakonto, kiun mi senhezite konsilas al ĉiuj : vi tutcerte vore legos ĝin same kiel mi!) NB : Vidu la fotojn de mia albumo : www.ipernity.com/doc/mike59/album/252561 En la tie suba retletero de TREVOR STEELE, tre interesa estas la memprezento de lia nova romano, kiu tre baldaŭ aperos : "PARADIZO ŜTELITA"... ,kies provversion vi povas legi ĉi tie : www.ipernity.com/doc/mike59/13090596 )