Keyword: forstista terminaro
-
Principoj de termino-elekto: la forstistaj spertoj
La artikolo estas mallongigita citaĵo el prelego de diplomita forstisto Ingwart Ullrich de 1995. Sinjoro Ullrich estis prezidanto de la Terminologia Komisiono (TKI) de Internacia Forstista Rondo Esperant-lingva (IFRE) kaj disponas pri multjaraj spertoj sur terminologia kampo. Li prezentis pripensojn interesajn ankaŭ por terminologoj ekster la forstscienca fako. Samtempe la teksto peras bonan impreson pri la enhavo de la elstara „Lexicon silvestre“. La kompleta teksto estas publikigita en »Forstista Informilo« n-ro 32 de 1995-11-01, tiu ĉi mallongigita versio en Terminoteko 13 (1/1996), p. 4-7.