Keyword: erotiko
-
Hans-Georg Kaiser: Revina (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Revina Revina volus mare veli, la tutan mondon tiel celi, sed car ŝi ne la monon havas, ŝi hejme restas, reve bravas. Se iam helpus al ŝi banko, ŝi tuj forvelus kaj kun danko. Ŝi lasus la amikon hejme, lin adiaŭus senprobleme. Ŝi globotrotus sen programoj, kaj montrus sin en panoramoj. Ŝin viroj sekvus kiel muŝoj, avidaj ĉiuj pri kunkuŝoj. Lastfine kantus ŝi en bando, revenus eĉ al la hejmlando, kaj tie ŝi koncertojn donus - se la amik' ŝin ne malspron…
-
Hans-Georg Kaiser: Erotika plezuro (rimpoemo )
Hans-Georg Kaiser Erotika plezuro Se vi min kisas per okuloj, mi scias eĉ sen gazetuloj, ke tio estas invitado por seksplezur' post akra plado. Se jen okuloj miaj lumas, ĉar viaj gaje palpebrumas, kaj viaj manoj miajn prenas, ni ambaŭ nin ne plu detenas. Jen sekvos tuj miraklaj agoj, Jen sonos ĝemduet' dum vagoj sub ĉielark' ĉe ruĝa floro, sur la divan' dum vigla horo. Vi vibros nun jam kun emfazo. Ni venos tuj ĝis la ekstazo. Mi…
-
Cezar: Persvado ( poemo kun ĉineska versformo)
http://cezaroriginaloj.blogspot.de/2013/07/cezar-persvado-rimpoemo-lau-cineska.html Cezar Persvado Ne, ne estas vi viktim'. Estas simple tim'. Imago estas ne jam ago, katen' eĉ kaj lim'. Ne do fuĝu de l' intim'. Seks' ne estas krim'. Nur la rezigno estus perfid', nura fi-kutim'. PS: — laŭ la ĉineska versformo 'Zuihuayin' (ebrio en la ombro de l' floroj) skemo: (7,5,545)x2 a,a,xxa
-
Cezar: Plagata edzo (poemo)