Keyword: derviŝo
-
Hans-Georg Kaiser: Lasu danci la derviŝon en vi (prozpoemo)
Hans-Georg Kaiser Lasu danci la derviŝon en vi Ek al la fora ĝuoplena lando, kie ĉiam brilas Suno, kie neniuj fanatikuloj, psikopatiuloj kaj paranojuloj malheligos la sunon por vi. Tie, kie multaj eskaloj kondukas en la ĉielon, kaj kie vi fine trovos la serĉatan pacon. Moviĝu. Lasu danci la derviŝon en vi. Ne lasu vin plu deteni. Serĉu la valon, kie la paradizobirdoj kantos al vi sian tute personan kanton, kie papilioj dancos por vi. Ek al la nekonataj florantaj pejzaĝoj…