Keyword: lingvaj malplimultoj
-
Fabelo por interlingva dialogo
Jen interesa projekto pri la multlingvismo! La konata kenja verkisto Ngũgĩ wa Thiong’o verkis fabelon en la kikuja , " La vertikala revolucio: Aŭ kial homoj marŝas dupiede ". (Tio estas mia esperantigo de la titolo de la angligo kiun faris Ngũgĩ mem.) Kenja verkista grupo, Jalada ("Kovrilo" en la svahila, laŭ Google Translate ) ne nur eldonis la fabelon en la kikuja, sed ankaŭ eldonas tradukaĵojn -- 68 da ĝis nun! (Kelkajn, inkluzive la originalan kikujan, vi povas ankaŭ aŭskulti.)…
-
Lingva diskriminacio en Mizoramo
Laŭ ( anglalingva artikolo de) aktivulo Paritosh Chakma, en la nordokcidenta gubernio de Mizoramo en Barato, ĉakma-parolantaj infanoj havas instruistojn kiuj apartenas al la plimulta etnogrupo Mizoj. S-ro Chakma aldonas, ke "ili ne loĝas en la vilaĝo kie ili devas instrui, kaj ne povas instrui la ĉakma-infanojn kiuj komprenas nek la lingvon miza, nek la anglan". Sekve, laŭ la popolnombrado de 2001, dum la legipoveco inter la Mizoj estas impona 95,6%, nur 45,3% de la Ĉakmoj estas legipovaj; kaj…