Keyword: pakistano
-
katastrofo en katastroflando ...
La apero de Pakistano estis rezulto de katastrofo, kaj ekde sia "sendependiĝo" katastrofojn ĝi trapasis ... nun pro la inundo okazis pliĉagreniga katastrofo en tiu teritorio kaj milionoj da homoj suferadas tie. Mi bedaŭras la okazintaĵon kaj simpatias kun la suferantoj. Povreco, fanatikismo, fundamentalismo, intertribaj kaj inter-religiaj konfliktoj kaj ... vere malfortigis ties popolon ...
-
La urdua en lingva festivalo en Slovenujo
Je la 9a de julio, mi partoprenis Lingvan Festivalon en Mariboro, Slovenujo pere de la interreta telefono Skajpo : tre interesa sperto! Mi parolis pri la urdua kiel lingvo kaj kulturo. La lumbildaro legvideblas ĉe http://www.slideshare.net/agrao/la-urdua-lingvo-kulturo La maribora esperantistino s-ino Vesna Obradović [obradoviĉ] - Printempo por ni Ipernitianoj - kunordigis la sesion. Jen la bazaj informoj pri la Festivalo Lent . Tamen, la listo de prilingvaj prezentaĵoj apera…
-
La malamigaj lernolibroj de Pakistano
" Atendante ŝanĝojn al studprogramo de malamo ", (anglalingva) eseo de Nirupama Subramanian, bonege argumentas pri la urĝa tasko reformi la lernolibrojn en registaraj lernejoj en Pakistano. La eduksistemo, laŭ ŝi, instruas "ekstremismon, netoleremon kaj nescion". Ŝi citas la pakistanan fizikiston kaj edukiston Pervez Hoodbhoy kiu, en lastatempa kunsido, montris lernolibron pri la urdua alfabeto. Jen la literoj kun siaj klarigvortoj: alif : Alaho be : banduk (= pafilo) te : ta…