Keyword: Schulhof
-
Stanislav Schulhof: Kanto de l' sklavo (verkita en la jaro 1912) - originala poemo
Stanislav Schulhof Kanto de l' sklavo Nun mi hele vidas, ke la sorto mia estas alligita al vi per kateno, ke mi nune ĉiam kun vi devos iri, ke mi certe ne sukcesos jam akiri liberecon, mia nova suvereno! Multfoje mi forĵetis mian plumon, eĉ emblemon vian, stelon kvinradian, en la koro fajron mi estingi penis, sed vi senkompate ĉiam min ekprenis kaj min pluen, pluen trenis sklavon vian. Al vi apartenas nune vivo mia, ĉio, kion jaroj lasis en la koro; vin mi nune…
-
Stanislav Schulhof (1864- 1919): La rimpoemo "Desperanto" el la jaro 1911
Stanislav Schulhof (1864- 1919) Desperanto Dolĉe sonas via nomo, ho Espero! nia bela vorto! En la nokto plena je sopiro vi, Espero, estas eliksiro, sed nur eliksiro sen la forto. Kontraŭ ĉio estas vi rimedo, kiel kontraŭ superakvo muro, sed vi estas sabla bariero, ĉiam disfalanta en aero, sed ni kredas je vi sen murmuro. Tre agrabla vere estas sonĝo, ankaŭ sonĝo pri la estonteco, pri senĉesa homa harmonio, unu amo, unu familio, - sukera…