Keyword: porko
-
Hans-Georg Kaiser: Papago amas porkinon (poemo) - eltiraĵo de B.Traven: Rozo Blanka
http://traven-esperanto.blogspot.de/2012/03/rozo-blanka-cezar-papago-amas-porkinon.html Hans-Georg Kaiser Papago amas porkinon La papago vokas laŭte al la porkin'. Jen ĝia karulino! Manĝon ĵetas ĝi sen fin', ĉar ĝi amas ĝin. Dankas la porkino laŭte eĉ per gruntad' pri l' amo de l' papago. Kia riĉa bona plad' de la kamarad'! PS : Laŭ la ĉineska skemo Pozhenzi (kavalira danco) PSS: Verkita laŭ sceno en…
-
Hans-Georg Kaiser: Sovaĝaj porkoj (rimpoemo)
Hans-Georg Kaiser Sovaĝaj porkoj Sovaĝa estas mi kaj forta porko, kaj tamen vivas ni ne en Novjorko. En roto sentas mi min kvazaŭ hejme. Sed vivas ni pro vi ne senprobleme. Arbare loĝas ni dum tuta jaro en paca harmoni' sen tro da faro. Se homoj nin ne sovaĝe ĉasus, jen nia viv' ĉe l' fin' pli bone pasus. Ekde novembro sin la aproj ĉasas. Bataloj por aprin' de nun amasas. https://cezaroriginaloj.blogspot.com/
-
Hans-Georg Kaiser: Bonaj post la morto (rimpoemo laŭ proverbo de Zamenhof)
Hans-Georg Kaiser Bonaj post la morto Malavarulo kaj la porko estas bonaj post la morto. Pro la mondisip' per forko kaj pro ofta porka sorto. PS: Laŭ proverbo de nia karmemora Zamenhof: "Malavarulo kaj porko estas bonaj post la morto." Kaiser-proverbo: "Tro avara por aĉeti vestojn al si." https://cezaroriginaloj.blogspot.com/