Keyword: hiroŝimo

Especially used by:  
Photos | Documents | Articles The most recent | The most popular
    
  • (EO) — Alvoko por la Internacia Virina Tago 2015

    Hiroŝimo 2013, Taeko Osioka raportas
    Skribas OSIOKA Taeko el la urbo Hirosima, Japanio. Ni Hirosima Esperanto-Centro kiel unu el 22 organizoj sub Plenuma Komitato de Internacia Virina Tago 2015 Hirosima sendas al vi mesaĝon. Ni petas vin doni al ni vian respondan mesaĝon por la Tago, kaj transdoni nian mesaĝon al viaj geamikoj, viaj asocioj. Ni ekspozicios vian mesaĝon ĉe publikaj ejoj de la urbo Hirosima, prezentos en la kunveno de la Tago. Limdato estas la 15-a de februaro 2015, por ke ni ekspoziciu la mesaĝojn ekde la 24-a de februaro. Kun antaŭdankoj, (s-ino) OSIOKA Taeko