Keyword: endanĝerigitaj lingvoj
-
Renaskiĝis la anar-samea lingvo
Tove Skutnabb-Kangas sendis tiujn ĉi informojn pri "serioze endanĝerigita" lingvo, la anar-samea . Suvi Kivelä, ĵurnalisto kaj direktoro de la anar-sameaj arĥivoj, reĝisoris 9-minutan filmon pri siaj bopatrino kaj du filoj, kaj la revigligo de la anar-samea lingvo (kiu havas ĉ. 350 parolantojn). La dokumentario (kun anglaj subtekstoj) spekteblas ĉi tie en YouTube. Tove informas nin, ke ĉiuj en la dokumentario parolas la anar-samean. La nuraj parolantoj de la finna estas la patro de la la…
-
Revigligo de la arapaha lingvo
Pasintsemajna artikolo en la tagĵurnalo The New York Times raportas, ke la tribo Norda Arapaho ekstarigas lernejon kie la instrulingvo estos la arapaha. Edukistoj kaj la plejaĝuloj de tiu ĉi usona tribo (kiu konsistas el 8.791 homoj) esperas, ke tiu ĉi iniciato kreos generacion de denaskaj parolantoj de la arapaha - lingvo kiu nuntempe havas nur 200 parolantojn. Kiel diras la artikolo: "Esplorstudoj montras, ke lingva flueco inter junaj indianoj estas ligita al ĝenerala akademia atingo…
-
10 ĉefaj endanĝerigitaj lingvoj
Profesoro Peter AUSTIN de Universitato de Londono (anglalingve) prezentas liston de dek endanĝerigitajn lingvojn. Li diras, ke ĉ. 50% de la lingvoj de la mondo malaperos ĝis 2050. "La ĉefa kialo estas, ke lingvo-komunumoj ekparolas pli grandajn, politike kaj ekonomie pli potenchavajn lingvojn, kiel la anglan, la hindian, aŭ la sŭahilan." Jen kelkaj el tiuj ekzotaj vortbest(et)oj: "Ĝeru" (aŭ la Granda Andamana) estas parolata de malpli ol 20 homoj en la Andamanaj Insuloj de la Hinda O…
-
Endanĝerigitaj lingvoj en Barato
Umante tra la reto, mi trovis jenajn anglalingvajn informojn: - La Ruĝa Libro de Unesko pri endanĝerigitaj lingvoj (2003) ne listigas iun ajn endanĝerigitan lingvon baratan - La raporto de Ethnologue pri preskaŭ estingitaj lingvoj listigas 5 endanĝerigitajn lingvojn baratajn: A-Pucikwar. 24 (2000 Verma). Pli da informo Khamyang. 50 (2003). Pli da informo Parenga. Ethnic population: 767 (2002). Pli da informo Ruga.…
-
Semajno de endanĝerigitaj lingvoj 2008
Alfronte de la fakto, ke el la ĉ. 7 mil lingvoj en la mondo, duono estas minacataj de la pli grandaj lingvoj, la londona esplorinstituto School of Oriental and African Studies organizas Semajnon de endanĝerigitaj lingvoj 2008, de 30a de aprilo ĝis 8a de majo. La temo estas "Kion NI povas fari?" kaj esploros la eblecon kunlabori de esploristoj, studentoj, lingvokomunumoj kaj civitanoj por kune trakti la defiojn de tutmondaj perdiĝoj de lingvoj kaj kulturoj. Agadoj dum la semaj…
Jump to top
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter