Keyword: popolnombrado
-
Kiom da lingvoj en Barato?
Nu, malfacila demando, sed iu kiun ni foje traktis en tiu ĉi blogo. Mia respondo estas "dependas de via fonto". Tion mi indikis en la ĵus-verkita vikipedia artikolo " Lingvoj de Barato ". Mi verkis ĝin kadre de la hodiaŭa Internacia Tago de la denaska lingvo . Bonvolu legi la vikipedian artikolon. Mi planas plikreskigi ĝin. Sugestoj bonvenaj!
-
Unulingvismo en la EU kaj Barato
Leonard Orban, la EU-komisionano kiu respondecas pri la multlingvismo, ĵus diris en intervjuo, "Kaj ni ne forgesu, nuntempe pli ol 44 procentoj el la civitanoj de EU parolas nur sian gepatran lingvon" -- intervjuo originale en la rumana; Esperantigoj en la retpaĝaro de Esencoj kaj en la Libera Folio . Ĉu pli ol 44% de la Eŭropa Unio estas unulingva?? Mi demandas al mi -- kio pri Barato? Estas malfacile trovi! La lingvaj datumaroj de la popolnombradoj de 1991 kaj 2001 ne donas cifero…