Keyword: renesanco
-
Leonardo da Vinci: Razotranĉilo (fablotraduko)
Leonardo da Vinci La razotranĉilo Kiam la razotranĉilo en iu bela tago elvenis el sia tenilo servanta al ĝi kiel ingo kaj kuŝiĝis en la fenestra breto, ĝi vidis respeguliĝi Sunon sur sia korpo. Jen ĝi perceptis nekredeblan brilon, kaj enpense pri sia metio ĝi parolis al si mem: „Neniam mi volas reiri en la budon, el kiu mi venis! La dioj malhelpu, ke mia briloplena beleco estu tiom humiligata! Kia frenezo razi la sapumitajn oldulajn barbojn de stultaj kamparanoj, kia domsklava devo! Ĉu…