Keyword: tempo

Especially used by:  
Photos | Documents | Articles The most recent | The most popular
    
  • ja estis peza vino, kiun ni trinkis kune

    PEZA VINO Ja estis peza vino, Kiun ni trinkis kune. Flamruĝa laŭ koloro, Laŭ gust’ tre dolĉa, ĉu ne ? Ni tostis … Du pokaloj Ektintis pro la ĝojo… Trinkite – ĝis la fundo. Aĥ, je kioma fojo ? Kaj pasas tag’ post tago En vico senvaria Kaj jen anstataŭ sobri Mi estas plu ebria... Ne volas trankviliĝi La pulseganta sango. Mi pezan vinon sentas Ankoraŭ su la lango. (Eli Urbanova 1922-2012)

  • tempo fluas, infanoj kreskas ...

    Al mi la plej sentebla tempomontrilo estas mia filino! antaŭ 8 jaroj ŝi naskiĝis kaj hodiaŭ ni festis ŝian ok jariĝon. Jes ... tiom rapide pasas la tempo kaj la tempopasadon al la gepatroj bone rememorigas kaj "montras" la gefiloj ...

  • Reiner Malkowski: Horloĝoj / Uhren (prozpoemotraduko)

    Ĉaŭdefona horloĝo por infanecaj esperantistoj, kiuij ankoraŭ kredas pri Sankta Nikolao
    http://cezartradukoj.blogspot.de/2013/05/reiner-malkowski-horlogoj.html Reiner Malkowski Horloĝoj En la infaneco ili estis enmiksiĝo. Preskaŭ ĉiam ili montris finon de io, malofte komencon. Ricevinte la unuan propran horloĝon, mi estis fiera dum tago. Tiam mi ne plu portis ĝin. Tiel mi defendis min instinkte kontraŭ la forpeliĝo el la paradizo. Pli poste mi gloris min pri mia ĝustatempa akurateco. Je manartiko tiktakis ilo, per kiu mi kontrolis mian memest…

  • Cezar: Ĉu nombroj ekzistas? (kontraŭmatematika poemeto)

    Ĉu vi scias ke niaj genoj identas je kvindek procentoj al bananaj?
    Cezar Ĉu nombroj ekzistas? Ĉu ekzistas vere unu, ĉu la nulo estas ebla? Ĉiu nombro en realo estas nepalpebla. Nombroj estas nur enpense. Ili tute ne ekzistas. Kaj mi tial kalkuladojn jam pro dub' rezistas.