Keyword: islamo
-
Islamanoj estas malkontentaj ...
-
la ne realigitaj sonĝoj ...
Dum lastaj tagoj kiel kutime la islamaj soldatoj klopodas prospergi siajn principojn en mia patrujo. La suba foto tre bone prilumas kion ili intencas fari sed mi forte dubas ke ilia revo realioĝos ...
-
Deviga preĝado por lernantaro tra iranaj lernejoj
En ĉiuj mezlernejoj kaj gimnazioj tra Irano preĝado jam fariĝis deviga * kaj la lernantaro devas partopreni preĝadon malkaze ili estos punotaj. La ĉefa intenco estas "prosperigi preĝad-kulturo"n en irana socio (?!) rilata noto: +
-
pripensiga demando
sur la retpaĝo de iu junulo mi legis jenan noton perslingve: " Kiam ni diras ke ni irananojn oni perforte islamanigis multaj plendas kaj ne! ne estas tiel kaj irananoj memvole akceptis islamon. Se tio estas vero ke ni irananoj memvole akceptis islamon do kial post 1400 jaroj islamaj soldatoj surstrate kaj en ĉiu kvartalo armite aperas kaj volas ke oni obeu islamajn normojn? Se irana popolo estas religiema kial oni tiom perforte devigas ilin? " pripensiga demando!
-
Naĝado malpermesata!
Laŭ la oficiala deklaro * ajna naĝado dum Ramadan-monato ĉe kaspia maro estas malpermesata. Por respekti islamajn regulojn tiel decidis la registaro. Menciindas ke pro plaĉa(!?) etoso dum Ramadan-monato kelkmiloj da irananoj (fakte ĉiuj kiuj kapablas) vojaĝas eksterlanden ... Tiel estas la aferoj en Irano.
-
Nur simpla murdinto kaj nek "teroristo" !
Li estas murdinto kaj ne teroristo ĉar li havas bluajn okulojn, blondajn harojn kaj ne estas islamano sed kristano! Honto al amaskomunikiloj kiuj tiel diskrimnacias. * mi simpatias kaj kondolencas kun ĉiuj homoj kaj familioj kiuj suferas la teroristan tragedion okazintan en Norvegio.
-
toleremo ...
En la blogo de AMIKEMA mi legis ke ŝi surmetis hiĝabo n kaj kunmanĝadis kun "islamanaj gefratoj". Kiom bone ke AMIKEMA " por montri sian subtenon al siaj Islamanaj geamikoj kaj por apogi religian toleremon " tion faris. Nun estas mia demando al ŝi: Ĉu islamanaj geamikoj viaj ŝatus reciprokon fari? ekzemple via islamanina amikino por respekti viajn etikedojn forpreni sian hiĝabon dum ŝi estas via gasto dum via festeno? se jes, mi gratulas! se ne, mi bedaŭras ... Laŭ mi, se inda…
-
forkapigo
Oni demandis de Obejd-e Zakani , kio estas islamo? Li respondis: Stranga religio estas, enirinte ĝin oni forigas kapon de vian seksilon* kaj forlasinte ĝin oni forigas vian propran kapon**! * cirkumcido **laŭ la principoj, puno de la a postatiĝo en islamo estas morto Koncize pri Obejd-e Zakani el la angla vikipedio : Nezam od-din Ubeydollah Zâkâni (Nezam od-din Obejdolla Zakani)(Persa: خواجه نظامالدین عبیدالله زاکانی), aŭ simple Obejd-e Zakani (Persa:…
-
Afgana alfabeto
Sen ajna dubo Mohsen Maĥmalbaf estas elstara artisto. Li estas fenomeno dependa al si mem. Pasint-nokte la persa BBC + elsendis la filmon " Afgana Alfabeto " de Mohsen Maĥmalbaf kiun mi antaŭe ne estis spektinta. La filmo estas elstara, brila, plendolora kaj ĉagrene vekiga. La reĝisoro mem tiel priskribas: " La talibanoj ne estis politikaj reĝimoj en Afganio sed ili restas kulturo. Bombado povas ruinigi politikajn reĝimojn sed ĝi ne povas ŝanĝi kulturon. Vi ne povas liberigi…
-
sugestoj por kiel foti infanojn en Irano
Infana muzik-grupo, por eldoni sian broŝuron kaj akiri permesilon eldoni ĝin (en irano ĉiuj presaĵoj devas havi permesilon) faris komunan fotadon. la unua foto estas tiu kiun la grup-respondeculoj mem faris laŭ siaj preferoj. Sed la foto estis rifuzita de la ŝtatanoj ĉar: " la knabinoj estis sen kaptukoj, sen islama hiĝabo" . Oni faris la 2-an foton laŭ la deziro de la ŝtatuloj. Sed la 2-a foto ankaŭ estis re-rifuzita, ĉar: "la manoj de la knabinoj ne estas kovritaj kaj ili aper…
-
reago el israelo
venis al mi reago de Josef Shemer responde al mia noteto kaj la komentoj kiujn oni faris sub la noto. Mi aperigis la tutan respondon sen ajna ŝanĝo. --------------------------------------------------------------------------- Kara Reza, Ĉu vi bonvolos aperigi tion en via blogo? Indas ke viaj amikoj legu ankaŭ la sintenon de Israelano. Amike salutas, Josef Shemer Israelo ******************************************************************** Vortoj de…
-
sub la sunradio de somero ...
Albert Camus -la franca aŭtoro - en sia fama libro " La fremdulo " priskribas scenon en kiu la ĉefa persono de la rakonto estante sub la sunradio kaj impresita de la varmega vetero sen ajna antaŭplano mortigas iun homon tutsimple. Laŭ mi Albert Camus tre bone ilustris la situacion kaj al mi tiu sceno plaĉas. En oriento kaj precipe en tiel nomumita "mez-oriento" la reakcio de la homoj estas fulme rapidaj ... eble la geografiaj cirkonstancoj influas la interhomajn rilatojn.…
-
ŝtonumado en Somalio
Devas esti paradizo tiu Somalio ĉar tie oni praktikas islaman leĝaron ... kaj mi povas nun kompreni kiom profunde mia landa fanatikularo envias somalianojn ... ŝtonmortigado en Somalio ( Atenton: tre kruelaj scenoj) mia antaŭ noto ĉi rilate: Kiu ĵetos la unuan ŝtonon?
-
imuneco kaj limiteco
La jena foto povas esti spegulo de la fluantaj aferoj en irana socio. Sur la publika ŝildo en iu parko la registaro propagandas pri "sinkovrado de virinoj" (Hiĝabo) skribinte: " FRATINO: Hiĝabo estas imuneco kaj ne limiteco' . Grupo da mezlernejaj knabinoj ĝuse sub la ŝildo estis fotitaj por pruvi kiom profunde efikis la lerneja ideologia islama edukado sur ili!
-
Geedziĝa islama etiko
Verdiko de lakto suĉanta bebo Demando: Ĉu eblas geedziĝi kun bebo? Ĉu eblas seksumi kun la bebo post la geedziĝa ceremonio? Respondo: Laŭ ĉiuj islamaj sektoj geedziĝo ĉu provizora ĉu por ĉiama kun knabino kiu ankoraŭ ne estas adoleska, eĉ bebo kiu luktas de sia patrino, estas aprobita kun ties patra permeso. Seksfrandado (sen enigo al ŝi) kondiĉe ke tiu ne kaŭzu ajnan ĝenon al ŝi, estas permesata kaj ebla. Referenco oficiala…
-
Kiom malfacilas dialogi ...
Bonvolu komence rigardi la jenajn fotojn:(Ne decas por infanoj kaj tiuj kiuj malsanas ) 1 , 2 , 3 , 4 kaj poste pripensu kiom malfacilas komenci dialogi kun tiaj homoj. Mi forte dubas ke eblas facile komenci dialogon kun tiom fanatikaj homoj. Kion vi opinias/sugestas? Estas "iom" malesperiga ... ĉu ne? Homoj kiuj ne kompatas sin mem, kaj tiom sovaĝe batas sin, imagu kiom "facile" kaj glate kapablus "detrui" la aliajn ...
-
* Sperto pri la vualo *
Tiun ĉi tekston retpoŝte sendis al mi Hussain Al-amily kiu bedaŭrinde mem ne povas afiŝi ĝin en ipernity pro teknikaj kialoj: Naomi Wolf antaŭnelonge verkis artikolon en Londona gazeto Al-Abrar: “ Kiam islamaj virinoj kovriĝas, sen sameco leviĝas.” Ŝi skribis: …Multaj virinoj diris al mi ion kiel jene: “Kiam mi surmetas okcidentan vestaĵojn, viroj fiksrigardas al mi, objektigas min, aŭ mi ĉiam mezuras min laŭ la normoj de modeloj en la gazetoj, al kio estas malfacile atingi – kaj eĉ pl…