Keyword: Kafka

Especially used by:  
Photos | Documents | Articles The most recent | The most popular
    
  • Romantradukoj + rakontotradukoj fare de Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser kaj klubo Karapaco, lingve kontrolis Vladimir Türk

    RAKONTOTRADUKOJ Anonimulo: Viskio Bechstein: La monaĥo kaj la birdeto Borĥert: Radi BREĤT Interparolo pri Suda Pacifiko Paketo de l' kara Dio RET MARUT & B.TRAVEN Rakontotradukoj de Ret Marut Aktoro kaj reĝo En la nebulo Fremda soldato Honesteco Idioto Interparolado Kundar (PDF) Mia vizito ĉe la verkisto Pguwlkshrj Rnfajbzxlquy…

  • Hans-Georg Kaiser: Survoje al Skarabio (fablo) + Hans-Georg Kaiser: Auf dem Wege nach Käferland (Fabel)

    Fajroskarabeto
    Hans-Georg Kaiser Survoje al Skarabio aŭ: La transformiĝo Ankoraŭ ni vivas. Ankoraŭ ni baraktas, ankoraŭ ni estas homoj laŭ la nomo de nia specio. Sed atendu nur iomete, baldaŭ ankaŭ ni estos nur plu skaraboj, kiuj pro humileco kaj malkuraĝo rampos surgenue en la keloj de niaj perditaj esperoj sen ankoraŭ rigardi al la suno, kun niaj nazoj en la sterko de nia skarabiga sterkosocio. Atendu nur iomete, baldaŭ ankaŭ vi estos nur plu skarabohomo kun uniforma skarabovizaĝo kaj uniform…

  • Legoĝojo laŭ literaturkalendaro (4), elektis Roland Platteau

    Legoĝojo laŭ literaturkalendaro (4) elektis Roland Platteau "Legi la saman libron, estas loĝi en la sama domo." (Antoine de Saint-Exupéry) "Libro devas esti la hakilo, kiu rompas la glaciiĝintan maron en ni." (Franz Kafka) "Ekzistas mallaŭta kaj senfina voĉo, kiu helpas tiujn, kiuj ne vidas, kaj ne vidos unu la alian kaj, kiu kunigas ilin: jen la li…

  • F. Kafka: Ekiro (fablotraduko)

    Kafka, skulpturo en Prago, Ekiro
    F. Kafka Ekkiro Mi ordonis konduki mian ĉevalon el la stalo. La servisto ne komprenis min. Mi iris mem en la stalon, surĉevaligis la selon kaj sursidiĝis. Tre malproksime mi aŭdis blovi trumpeton, mi demandis lin, kion tio signifas. Li ne sciis ion kaj ne aŭdis ion. Ĉe la pordego li haltigis min kaj demandis: „Kien vi rajdas, mastro?“ „Mi ne scias tion“, mi diris, „nur for de ĉi tie, nur for de ĉi tie. Ĉiam plu nur for de ĉi tie, nur tiel mi povos atingi mian celon.“ „Vi do s…

  • F. Kafka: Malgranda fablo (fablotraduko)

    Kafka: Malgranda fablo
    F. Kafka Malgranda fablo „Aĥ“, diris la muso, „la mondo fariĝas pli malvasta post ĉiu tago. Unue ĝi estis tiom larĝa, ke mi timis, mi kuris plu kaj estis feliĉa, ke mi vidis fine dekstre kaj maldekstre en la foro murojn, sed tiuj longaj muroj tiom rapide proksimiĝas unu al la alia, ke mi estas jam en la lasta ĉambro kaj tie en la angulo staras la kaptilo, en kiun mi kuras.“ „Vi devas ŝanĝi nur la kurdirekton“, diris la kato kaj manĝis ĝin. tradukis Hans-Georg Kaiser https:/…

  • F.Kafka: Turbo (fablotraduko)

    F.Kafka: La turbo
    F. Kafka Turbo Filozofo vagadis ĉiam tie, kie ludis infanoj. Kaj kiam li vidis knabon, kiu havis turbon, li jam embuskis. Apenaŭ la turbo ekturniĝis, la filozofo persekutis ĝin por ĝin kapti. Ke la infanoj bruis kaj provis deteni lin de sia ludilo, ne afliktis lin. Se li kaptis la turbon, tiom longe kiom ĝi turniĝis, li estis feliĉa, sed nur momenton, tiam li ĵetis ĝin teren kaj foriris. Li ja supozis, ke sufiĉas la ekkono de ĉiu eto, do ekzemple ankaŭ de turniĝanta turbo, por…