Keyword: Francio
-
Hans-Georg Kaiser: Libereco, egaleco, frateco (prozpoemo) + Hans-Georg Kaiser : Liberté, Égalité, Fraternité (Prosagedicht)
Hans-Georg Kaiser LIBERECO, EGALECO, FRATECO LIBERECON jes ja, sed ĝi devas esti stampita antaŭe. Liberon, ĉu? Jes ja! Sed ne sen iuj limigoj! Ankaŭ la libero devas havi limojn. Tiom liberaj ni ankoraŭ tute ne estas, ke ni povus elteni la liberecon de ĉiuj aliaj. EGALECON jes ja, sed ne en la senco de sama posedo! Egalecon, ĉu? Kial ne? Sed ne tute sen limigo! Ankaŭ la egaleco devas havi limojn. Ĉar ni ankoraŭ tute ne tiom progresis, ke ni povus elteni la egaleco…
-
(EO) — Caj Yuanpei — Esperanto 1912-2012
Konsultado de la diverslingvaj versioj de Wikipedia pri Caj Yuanpei montras, ke la Esperanto-versio estas la plej riĉa kaj, krome, ke nur ĝi priatentas lian tre malferman subtenon al Esperanto (p ri li ekzistas diversaj ortografioj : Cai Yuanpei, Tsai Yuan Pei...). Tion prisilentas ĉiuj aliaj versioj .
-
Pli bona ol Eŭropo pri malplimultoj
La 25-an de novembro Amnon Rubinstein, kiu estas raportisto en la israela gazeto Haaretz, havis komentartikolon en sia gazeto. La artikolo baziĝas sur informoj de The Economist de la 22-a de novembro. Li prilaboris la materialon kun konsidero al Israelo. ”Nedemokratia” Se ni komparas judojn kaj arabojn en Israelo (la israelajn arabojn kiuj estas israelaj civitanoj, kontraŭe al la palestinanoj en Cisjordanio kaj la Gaza-strio), la araboj estas malfavorataj en multaj statistikoj. Unu est…
-
Omaĝe al Manola (Manuela) Martorell Moreno
Omaĝe al mia patrino, Manola Martorell Moreno kiu forpasis pasintan semajnon la (5an de oktobro 2010), Farri de KISTV el Barcelono realigis, finpretigis kaj enretigis tiun ĉi filmeton. La intervjuo (en la kataluna kun esperanto-subtitoloj) estis farita dum la somero 2009 kiam Kaj Tiel Plu venis en la Studio de la trappe / Vinilkosmo por registri la albumon Sur placen venu vi . Dankon pro ĉiuj viaj subtenaj kaj amikaj vortoj. Elkore salutas Flo !
-
Francio: Koŝeraj butikoj vandalitaj
La Unio de Judaj Studantoj en Francio (UEJF) komunikis dimanĉe ke svastikoj estis trovitaj la lastan ĵaudon sur la fasadoj kaj fenestroj de dekduo da koŝeraj butikoj en Parizo. Polica fonto en Parizo diris ke kvar naziaj svastikoj estis pentritaj per nigra markkrajono sur du butikoj, kaj ankaŭ sur la muro de juda lernejo kaj sur proksima konstruaĵo de la bulvardo Voltaire (kiu situas en la 11-a distrikto de Parizo). UEJF priskribas la incidenton kiel ”novan montradon de kontraŭjudis…