Keyword: Irano
-
simpla studenta protesto!
tri fotoj por esti konvinkita ke la atako je la 29-a de novembro en Tehrano estis ne organizita evento! La policanoj vigle defendas la Britan ambasadejon kontraŭ la atakantoj! Ĉiuj atakantoj estis "studentoj"! Tiu persono ne estas "Komandanto" (de iu armea grupo) sed simpla studento! Espereble jam oni estos konvinkitaj. Tiel estu!
-
vivkontrasto de irana ino
N. Abbassi -fotografistino- Iranano/Usonano per siaj verkoj bone bildigas la vivkontraston, konflikton kaj kunvivadon de du malsamaj kulturoj. Ŝiaj fotoj plaĉis al mi.. Por vidi pliajn fotojn bv vidi jenan paĝon : menciindas ke en ĉiuj fotoj aperas ŝi mem. Fonto: www.nazeeabbassi.com/blog/2011/04/self-study
-
ĉevaloj
Ni estis kelk-uloj Sidantaj en kafejo Kun bruligita hararo kaj Sinoj tumultaj de Tehranaj stratoj Kun ŝeloj el tago kiuj fojfoje iĝis nokto Ni estis kelkaj ĉevaloj Kiuj ne havis flugilojn Ni ne havis kolharojn Ni ne havis prerion Ni estis nur kurado Kaj kun kotaj sportaj hufoferoj De la singultitaj aleoj ekiris La arboj iĝis bastonoj Kaj tiom ni havis ploron Dum, ĉiuj pulvoj kaj gasoj Naturajn plorojn ni faris Ni estis rompo Kaj pugnoj kiujn en aero ĵetis Finfine sur tab…
-
dankesprimo al amindaj virinoj de mia lando
Mi volas danki al tri virinoj kiuj unuope, hieraŭ kunhelpis min sur la strato. La unua sinjorino tiam kiam mi estis ĝenita pro la asfiksigaso kiun la polico(!?) pafis al la simplaj civitanoj -inter ili ankaŭ mi- kaj ŝi donis al mi ĵurnalon por bruligi kaj iom malefiki la gason. La dua sinjorino kiu donacis al mi antaŭe preparitan tukon kiu estis trempita en vinagro por meti ĝin sur miaj okuloj ... kaj la tria sinjorino kiu, post tiam kiam mi estis forte karesita (ne batita!) de policaj f…
-
Mito: ”UNIFIL konservis la pacon en suda Libano”
Faktoj En 1978 la Konsilio de Sekureco de UN ratifis la rezoluciojn 425 kaj 426 kiuj alvokis al Israelo fortiriĝi el libana teritorio kaj al la kreado de UN-taĉmento ”por konfirmi la fortiriĝon de israelaj taĉmentoj, restarigi internacian pacon kaj sekurecon kaj helpi la registaron de Libano certigi la restarigon de ties efektiva aŭtoritato en la regiono.” La UN-taĉmento en Libano (UNIFIL) estas postenigita en suda Libano ekde jaro 1978. Ekde la alveno la tasko de UNIFIL estis malhelpi…
-
diru NE al ŜTONUMADO ...
Ni loĝas en la kerno de koŝmar-aro: sinsekve kaj senĉese nin ĉirkaŭas koŝmaroj unu post la alian. Ekzekutado, atestado, diskriminacio, apartigado, turmentado kaj ... jam estas "normoj" de irana vivo. Ĉiu tage oni faras ion "iniciaton" por ke ni ne sentu nin tedaj. Nia vivo estas amara satiro. Foje la aktualajn aferojn mi ne kapablas kredi pro plenplenaj nudaj perfortoj, mi preferus ili nur estu kaj restu koŝmaroj, sed, sed bedaŭrinde ili ne estas/restas koŝmaroj ...…
-
la potenco de la scio
Laŭ la informoj + nun irano estas unu el la plej grandaj prizonoj de la ĵurnalistoj en la mondo. Pli ol 60 ĵurnalistoj nun estas en la prizono. La historio de ĵurnalismo en irano, estas plendolora, sopira kaj plenploriga rakonto. Ekde la apero de la gazetaro en irano, ĉiam la ĵurnalistoj estis la plej unuaj viktimoj dum la sociaj kaj politikaj krizoj ... Priserĉante miajn disajn notetojn mi retrovis jenan foton de la satira gazeto "Molla Nasraddin" - kiu aperis ekde 1906 ĝis 1931- en…
-
Ŝia nomo estis NEDA ...
http://en.wikipedia.org/wiki/Neda_(Iranian_protester) Ŝia nomo estis Neda Plene da vivo Havis revojn Estis Irananino Voĉdonis Sed ŝia voĉo estis rabita Sur la stratoj priserĉis la perditan balotilon Kaj hazarde kuglo estis ŝia respondo ... Multaj aliaj simile al Neda nun tra Irano serĉas siajn kvotoj da vivo en teritorio kies nomo estas Irano Ĉu la lasta rigardo de Neda al Irana ĉielo pli bonan tempon anoncas?…
-
P kiel povreco ...
La suba foto montras ordinaran panoramon de iu Tehrana strato. Vidante la similan situacion ĉu oni kapablas kviete dormi? Ĉu la infano estonte estos bona civitano kiu havos respondecon pri la aliaj? Sincere dirite al mi ne eblas ...
-
Demokratio signifas: Pravas la plimulto
Mana Neyestani estas mia ŝatata kartunisto. Antaŭ nelonge li komencis serion de siaj verkoj ĉe: Radio Zamaneh . Jen specimeno de lia verkaro. Mi klopodos fojfoje prezenti liajn pripensigajn verkojn ĉi tie. La fonto de tiu ĉi verko: www.zamaaneh.com/zamtoon/2008/09/post_93.html
-
un conte de Voltaire en Espéranto
averto: Tiun tradukon de unu el la "malgrandaj" fabeloj de Voltair' mi ne enmetis en mian TTT-ejon ( http://r.platteau.free.fr/ ), ĉar mi esperis publikigi ĝin en revuo. Mi provis sendi ĝin al la revuo Irana Esperantisto , ĉar ili estis antaŭ jam akceptintaj unu artikolon de mi ( "Mistika ebrieco" http://irea.oficejo.googlepages.com/10-a.pdf ) kaj mi pensis ke eble vidi kiel la irana mondo uzitis kiel fantazia temo en 18-jarcenta Francujo interesus la Iranan esperantistan publikon. (kaj ĉar ĉi rakonto ne estas kontraŭreligia, ĝi ne estus cenzurita en Irano!), sed ŝajnas ke ilia ret-adreso ne plu funkcias, ĉar la mesaĝoj estis montritaj kiel fiaskintaj, mi ankaŭ provis sendi la tekston per poŝto, sed ĉar mi ricevis nenian respondon, nek numeron de Irana Esperantisto (al kiu mi estis aboninta dum unu jaro antaŭe: tre bela revuo dulingva, persa kaj Esperanto, kun multaj fotoj) mi konjektas, ke ne nur ili ne publikigis ĝin, sed entute neniam ricevis ĝin. Do mi nur metas ĝin sur la reto, atende pli bone. Sed restas preskaŭ neniom da literaturaj revuoj en Esperantio, kaj tio ne estas sufiĉe ampleksa por fari libron.
-
40 procento de Iranaj paroj suferas seksmalsanecon
Laŭ la scienca esploro kiu antaŭ tagoj en seminario pri seksmalsanecoj aperis, pli ol 40 procento de Iranaj paroj suferas seksmalsanecon kaj tiu kaŭzas multajn sociajn problemojn ĉar la afero estas tabua kaj oni ofte silentas pri tiaj aferoj kaj ne facile sin turnas al kuracistoj. La fakuloj opinias ke la krizo estas pli vasta ol la jam aperinta raporto. Legu la raporton en la persa: http://tabnak.ir/pages/?cid=21132
-
Dum 48 horoj akiru iranan vizon rete
La ministerio pri eksterlandaj aferoj de irano lanĉis ttt-ejon por turistoj kiuj deziras vizti Iranon. Oni vizitu www.evisa.ir kaj plenigu la koncernan vizopetilon, post 48 horoj en Tehrana flughaveno laŭ la retpoŝte sendita kodo kiun oni ricevos, la vizo estos preta.
-
Islamigitaj Nord-Koreaj soldatinoj!
Jen foto de Nord-koreaj soldatinoj kiujn "islamigis" irana tagĵurnalo! Oni intencas ĉiun en la mondo montri al ni laŭ la okuloj de "islamo"!
-
Panĉagreno
. .. fonto en la koro kaj akvofalo en la mano, suno en la rigardo kaj anĝelo en la ĉemizo de homo kiu estas vi rakontojn povus mi krei la panĉagreno se lasus. Ahmad Ŝamlu 1927-2000 irana poeto ... چشمه ساري در دل و آبشاري در كف آفتابي در نگاه و فرشته اي در پيراهن از انساني كه توئي قصه ها مي توانم كرد غم نان اگر بگذارد
-
La 8a de julio de 1999 ...
La 8a julio de 1999 frumatene sekura armeo de islama respubliko irana svarmis al la studenta dormejo de la Tehrana universitato kaj fortege batadis la studentaron pro tio ke ili pasintnokte protestis al la ĉesigo de la reformema tagĵurnalo "SALAM"(Saluton). Oni batis blinde forte ĉiujn kaj tiel komenciĝis ribelo studenta kontraŭ la registaro. Eĉ multaj opinias ke la sekreta sekura armeo intence faris tiun krizon por devojigi la reformemon kiu paceme jam levis profundajn emojn por bazaj reformoj…
-
Inflacio kiu pli kaj pli fortiĝas
La oficiala(cenzurita)kresko de la inflacio estas pli ol 30 procento! sed la vera estas multe pli ol la jam anoncita de la centra islama respublika irana banko. Dume la salajroj nur altiĝis je 8 procento! Ekde antaŭ monato eĉ en Tehrano po horoj ĉesiĝas la elektro ... La prezo de apartamentoj dum 2 jaroj pli ol 300 procentoj kreskis! Ĉu milito jam komenciĝis? Fakte jes, sen ajna bruo jam estas milito en irano, ne milito kun Usono sed milito por vivteni kontraŭ la infalcio kiu ĉiu tage pl…
-
En Tehrano dum 4 monatoj 100000 aŭtoj estis punitaj pro forĵetado de balalaĵo!
En Tehrano dum 4 monatoj 100000 aŭtoj estis punitaj pro forĵetado de balaaĵo. Tion raportas la estro de la komisiono pri la urba konsilio de Tehrano. Estas hontinda afero sed fakto ke irananoj ofte ĵetas balaaĵon surstrate kaj la polico nun decidis iel limigi la aferon punante la ne observantojn. PS: Se dum 4 monatoj 100000 personoj estis punitaj imagu kiom da homoj estis ne observantoj kiuj eskapis de la puno!