Keyword: virinoj
-
Božena Němcová - virino kun tragedia sorto kaj idilia vizio
Verŝajne la plej konata ĉeĥa verkistino kaj fondintino de la novtempa ĉeĥa prozo Božena Němcová, propranome Barbora Novotná, poste Panklová, depost kies morto pasis ĉi-jare 150 jaroj, naskiĝis onidire la 4-an de februaro 1820 en Vieno, kiel ekstergeedza infano de ĉeĥa servistino. Oni diras "onidire", ĉar jam koncerne ŝian naskiĝon estas pluraj preskaŭ detektivaj misteroj kaj neklaraĵoj kaj parto de esplorantoj laŭ certaj trovaĵoj opinias, ke reale ŝi naskiĝis ĉ. tri jarojn pli frue kaj ev. povi…
-
kie estas Libiaj virinoj?
Mi ĝojas pro la disfalo de Kadafi - la abomeninda fiulo de Libio- sed kie estas la virinoj? neniu virino tra la raportoj videblas surstrate. Mi sentas ion ne plaĉan aferon dum tiea okazintaĵoj.
-
dankesprimo al amindaj virinoj de mia lando
Mi volas danki al tri virinoj kiuj unuope, hieraŭ kunhelpis min sur la strato. La unua sinjorino tiam kiam mi estis ĝenita pro la asfiksigaso kiun la polico(!?) pafis al la simplaj civitanoj -inter ili ankaŭ mi- kaj ŝi donis al mi ĵurnalon por bruligi kaj iom malefiki la gason. La dua sinjorino kiu donacis al mi antaŭe preparitan tukon kiu estis trempita en vinagro por meti ĝin sur miaj okuloj ... kaj la tria sinjorino kiu, post tiam kiam mi estis forte karesita (ne batita!) de policaj f…
-
la plej ĝenaj krimoj en irano laŭ la polico
Policestro de Esfahan provinco diris + : "Biciklado de virinoj, kartludado en la parkoj, manpilkludado de virinoj, sketludo de virinoj kaj kantado ĉe la riverbordo de Esfahano estas la plej okulfrapaj krimoj kiujn la polico forte kontraŭstaras kaj reagas" . ------------- Bonvolu ne konsideri la supran novaĵon kiel ŝerco, tio estas amara fakto fluanta en nuna irano.
-
La malamigaj lernolibroj de Pakistano
" Atendante ŝanĝojn al studprogramo de malamo ", (anglalingva) eseo de Nirupama Subramanian, bonege argumentas pri la urĝa tasko reformi la lernolibrojn en registaraj lernejoj en Pakistano. La eduksistemo, laŭ ŝi, instruas "ekstremismon, netoleremon kaj nescion". Ŝi citas la pakistanan fizikiston kaj edukiston Pervez Hoodbhoy kiu, en lastatempa kunsido, montris lernolibron pri la urdua alfabeto. Jen la literoj kun siaj klarigvortoj: alif : Alaho be : banduk (= pafilo) te : ta…
-
* Sperto pri la vualo *
Tiun ĉi tekston retpoŝte sendis al mi Hussain Al-amily kiu bedaŭrinde mem ne povas afiŝi ĝin en ipernity pro teknikaj kialoj: Naomi Wolf antaŭnelonge verkis artikolon en Londona gazeto Al-Abrar: “ Kiam islamaj virinoj kovriĝas, sen sameco leviĝas.” Ŝi skribis: …Multaj virinoj diris al mi ion kiel jene: “Kiam mi surmetas okcidentan vestaĵojn, viroj fiksrigardas al mi, objektigas min, aŭ mi ĉiam mezuras min laŭ la normoj de modeloj en la gazetoj, al kio estas malfacile atingi – kaj eĉ pl…
-
Legopovigo kaj gepatralingva edukado
La 8a de septembro estas Internacia tago de legopovigo. Laŭ la anglalingva Vikipedio , la minimuma legopovo mankas al ĉ. 774 milionoj da plenkreskuloj; unu el kvin plenkreskuloj en la mondo restas analfabeta kaj du-triono el ili estas virinoj; 72,1 milionoj infanoj ne vizitas lernejon, kaj multe pli nur fojfoje iras al la lernejo aŭ forlasas la lernejon. Jam en aprilo ĉijare, mi blogis (en Esperanto) pri tio ĉi. Tiam aperis artikolo en la brita tagĵurnalo The Guardian el kiu mi tiri…