Keyword: ŝerco
-
plua paŝo al sendependiĝo
Niaj junaj scienculoj en lande faris pluan paŝon al sendependiĝo kiun la cetera mondo ne ŝatas kaj deziras malhelpi diversterene. Jen motorciklo, kiun la junaj sciencistoj sendepende de eksterlanda teknologio mem faris!
-
Ne fidu la brasikon en via legomujo ...
... ĝi povus ataki kaj ekmordi vin. Se vi ne kredas, rigardu la filmeton en la spaco de Philip David - ĉarma, bela stultaĵo ie inter "Spac-ŝipo Entrepreno" kaj "Angoroj" - aaahhhhh !!
-
Kiel mojosa estas via kono de l' germana?
Mi bone konscias, ke multaj Ipernity-amikoj pli bone komprenas kaj parolas la germanan ol ili publike elmontras. Jen testeto: Ĉu vi komprenas dekkvinjarulojn el heslanda Frankfurt apud Majno?
-
nacieco de Adamo kaj Eva!
Anglo, Franco kaj Iranano estis konsiderantoj de la vivo de Adamo kaj Evo en la paradizo. La anglo diras: Kia silento, kia respekto, mi certas ke ili estas Britoj! La franco diras: Ili estas kaj nudaj kaj belaj, kondutas ame, mi certas ke ili estas francaj! La iranano diras: Nek vestaĵo nek hejmo, nur unu pomo por manĝi, krome ili stulte pensas ke ili vivas en la paradizo! cent pro cente mi kredas ke ili estas irananoj!
-
forkapigo
Oni demandis de Obejd-e Zakani , kio estas islamo? Li respondis: Stranga religio estas, enirinte ĝin oni forigas kapon de vian seksilon* kaj forlasinte ĝin oni forigas vian propran kapon**! * cirkumcido **laŭ la principoj, puno de la a postatiĝo en islamo estas morto Koncize pri Obejd-e Zakani el la angla vikipedio : Nezam od-din Ubeydollah Zâkâni (Nezam od-din Obejdolla Zakani)(Persa: خواجه نظامالدین عبیدالله زاکانی), aŭ simple Obejd-e Zakani (Persa:…
-
Manĝi, feki, ..., kaj skribi pri tio en Facebook
Sengustaj ili estas, duraj, ŝokaj, ofendaj, rektaj, senkompataj ... jes ja, klare, sed ankaŭ amuzaj, ridigaj, jesigaj, "jes-tiel"-igaj - se vi ŝatas bizaran, absurdan, strangan humuron. Alikaze vi distriĝos protesti amase pri la desegnaĵoj en la spaco de Alf el Svedio ...
-
Futbalo estas ...
Mia scio pri piedpilkado estas simile - nu, ja - "profunda" kiel pri matematiko . Intertempe mi almenaŭ lernis, kio estas " ofsajdo " (fakte nia filo klarigis al mi). Mi tamen ŝatas la poeziajn kaj filozofiajn momentojn de futbalo. Jen kelkaj el miaj plej ŝatataj.
-
Mojosa: Mojose
" Mojose , novaĵoj por m oderna, j un s tila generacio, estas blogo pri ideoj kaj produktoj en la krucvojo inter arto, fasonado, kulturo kaj teknologio ...". Kaj sendube ekzistas cent aliaj eblecoj, malpli agrable forludeti sian junecon. Eble viaregione ankoraŭ fivintraĉe ŝtormhurlas ...
-
Ŝafista lupo!
Iu diris al lupo ke: Oni volas elekti vin kiel ŝafisto. La lupo ekploris. La kialon oni demandis. La lupo diris: mi timas ke tiu ĉi novaĵo estu mensogo!
-
Ŝerco pri ŝerco
Samideano Gustavo ĵus alvenis Pragon. Hieraŭ vespere ni (mi, mia fratino Eva kaj li) renkontiĝis en tetrinkejo ĉe Du tasoj Unuafoje mi vere parolis Esperante ne nur skribante sed voĉe, unuafoje mi kontraŭbatalis la lingvan imperiismon ne uzante la anglan lingvon kun li. Kun mia fratino, kiu studas la francan filologion, ili hieraŭ iamete krokidilis france, sed entute tio estis Esperantan vesperon. Dum ĉiutaga reala vivo mi ne estas tre parolema, sed hieraŭ mi ĝuis la paroladon. Kroma…