Keyword: public domain
-
Kopirajto sen la komenca silabo ko-
Sinjoĉjoj kaj sinjonjoj, Ĉu ne venis la tempo ke ĉio verkita en Esperanto iĝu liberfonta, libere disdonebla, kopiebla kaj uzebla? Oni senĉese ripetas: lingvo por ĉiuj. Dume ĉio multekostas. Vi, karaj geverkistoj, eldonejposedantoj, rezignu pri viaj rajtoj. Vi ne enspezis antaŭe, des malpli vi enspezos nuntempe. Vi ne iĝis profundpoŝaj, estu almenaŭ grandanimaj. Disdonu, kaj oni ne priŝtelos vin.