Keyword: un
-
Monda kampanjo por edukado
La Monda kampanjo por edukado havas ĉisemajne sian Ago-Semajnon. Laŭ raporto anglalingva , "7,5 milionoj da infanoj, plenkreskuloj kaj instruistoj kunvenis kun politikistoj en pli ol 100 landoj por lerni pri la graveco de la fakto, ke ĉiuj devas havi ŝancon je altkvalita edukado." Intertempe, aperigis la brita tagĵurnalo The Guardian raporton pri la stato de la dua Jarmila Evoluiga Celo de la Unuiĝintaj Nacioj, nome, Atingi Universalan Elementan Edukadon. Laŭ la raporto :…
-
UN-UEA aranĝo en Ĝenevo pri lingvaj rajtoj
Ŝajne okazis sukcesa aranĝo en Ĝenevo pri la aktuala situacio tutmonda de homaj lingvaj rajtoj. Detaloj plurlingvaj en la paĝaro de la simpozio . Laŭ Renato Corsetti aperos artikolo en la revuo Esperanto .