Slovaka folklora ensemblo HONT el Krupina

Muziko


Infana folklora ensemblo PRZYGODA el Rybnik (Pollando)

16 Aug 2015

1 favorite

832 visits

Infana folklora ensemblo PRZYGODA el Rybnik (Pollando)

dum la XXI-a Internacia Folklora Festivalo en Písek, 16.8.2015 dum la lasta programo sur la urba insulo. Aparte aprezindas fizike postulemaj knabaj dancoj! Krome la muziko estigas sanigan frostotremetadon ekde la kapo tra la tuta dorso :-) La ensemblon dum ĝia restado en nia urbo prizorgis kiel ĉiĉeronino mia filino.
Seniora kantri-dancgrupo dum ĈEA-Konferenco en Nymburk 26.10.2013

01 Jan 1904

3 favorites

1 comment

1 107 visits

Seniora kantri-dancgrupo dum ĈEA-Konferenco en Nymburk 26.10.2013

Grupo el la banloko Poděbrady, celanta aktivigon de triaĝuloj (du membroj de la grupo aĝas pli ol 80 jarojn!) jam duafoje sukcese prezentiĝis dum la konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio (unuafoje ne 2010). Temas pri ĉ. 5minuta mallongigo de la spektaklo enkondukanta sabatan dancvesperon. Sekvis ankaŭ instruado de kantri-danco al la partoprenantoj de la konferenco. surfotile filmis kaj tondis Pavla Dvořáková
Moravia etnofolkroka muziko

21 Aug 2013

2 favorites

1 127 visits

Moravia etnofolkroka muziko

Mia ŝatata muzikgrupo Tomáš Kočko a Orchestr dum koncerto kadre de la Internacia Folklora Festivalo en Písek (Ĉeĥio) 21.8.2013 konata originala kanto "Zbojnický zvrtek" el ilia repertuaro, kiu plejparte inspiriĝas de la folkloraj tradicioj de la orienta parto de Ĉeĥio (aŭ transprenas kaj prilaboras originajn popolkantojn) en la kantoteksto estas prilaŭdataj ecoj de dancantaj junulinoj foje mi sonigadas la kanton laŭte (tio gravas :-) )dum matena gimnastikado aŭ se mi sentas malkreskon de energio belaj videoj de pliaj kantoj videblas en ilia oficiala retpaĝaro www.kocko.cz/video.htm
Feri Floro - Rosaŭra (perua kanto)

23 Feb 2013

3 favorites

1 222 visits

Feri Floro - Rosaŭra (perua kanto)

Feri Floro (VIRÁG Ferenc) estas kantisto naskiĝinta en Hungario kaj loĝanta en Germanio. Li publikigis la kanzonarojn "Floreto" (1982) kaj "Du kolombetoj" (1983). Inter tiuj esperantigitaj kantoj troveblas "Rosaŭra". En ĝi li montras sian ampleksan voĉan registron- oni dirus, ke oni aŭdas originalan esperantlingvan kanton el Peruo. fonto: www.youtube.com/watch?v=cnmm5_XCm-0 artikolo pri la kantisto: eo.wikipedia.org/wiki/Ferenc_Vir%C3%A1g
Infana folklorensemblo Břeclavánek

28 Sep 2012

1 favorite

1 079 visits

Infana folklorensemblo Břeclavánek

prezentiĝis al partoprenantoj de Trilanda konferenco en Břeclav 28.9.2012 kaj prezentis sudmoraviajn popolmuzikon kaj dancojn
Mezepoka tamburmuziko (mia kofeino :-) )

24 May 2009

1 favorite

941 visits

Mezepoka tamburmuziko (mia kofeino :-) )

mi filmis en majo 2009, kiam mi kun familianoj kaj geamikoj ekskursis al Mezepoka tago en la burgo Šelmberk (oriente de la urbo Tábor en Suda Bohemio)
Tradicia kantri danco

22 Apr 2006

1 favorite

1 comment

830 visits

Tradicia kantri danco

Mia registraĵo el konkurso pri kantri dancoj en mia urbo Písek (jam el aprilo 2006)
Okcidentbohemia popolkanto

24 Sep 2011

1 466 visits

Okcidentbohemia popolkanto

Unu el "kantoj de mia koro" Tradicia ĉeĥa popolkanto el Okcidenta Bohemio "Když jsem koval koníčky" (Kiam mi mi forĝis ĉevaletojn) Prezentas folklora ensemblo Meteláček el Plzeň (Pilseno - hejmurbo de la mondfama biero) - eo.wikipedia.org/wiki/Plze%C5%88 Por kompreni pri kio oni kantas mi aldonas la tekston: Když jsem koval koníčky / Kiam mi forĝis ĉevaletojn bul sem u svý Hančičky / mi estis ĉe mia Hanjo nechtíla mě demů pustit / ŝi ne volis lasi min hejmeniri až nebudú hvězdičky / ĝis kiam ne estos (videblaj) steletoj Hvězdičky už nebúly / Steletoj ne plu estis (videblaj) a já říkám svý milý / kaj mi diras al mia amatino pojď ,má milá, vyprovoď mě,/ venu, mia kara, akompanu min, vyprovoď mě na chvíli / akompanu min por momento mi filmis dum Sanktvenceslaa festo kaj Internacia foklora festivalo en Český Krumlov 24.9.2011 (kun la urbo vi povas konatiĝi en mia albumo - mi aldonos ankoraŭ pliajn fotaĵojn)
Vjelo

16 Jun 2011

2 favorites

1 comment

709 visits

Vjelo

La dua en vico de miaj ŝatataj kuracaj muzikinstrumentoj Alexandr Vinogradov - "Alflugis ĉi-tien blugriza kolombo" (rusa tradicia nuptokanto) http://www.youtube.com/watch?v=jo-adbtYRZ4
28 items in total