
Ehrenstein (en julio 2009)
Fotoj faritaj okaze de vizito al Ehrenstein je la 10-a de julio 2009
10 Jul 2009
Ehrenstein – evangelia tekstero
Paĝo de malfermita libro en la preĝejo kun germana teksto de la unuaj dek versoj de la deknaŭa ĉapitro de la evangelio laŭ Sankta Luko.
10 Jul 2009
2 favorites
Ehrenstein – evangelia tekstero kun ilustraĵo
Evangelio laŭ Sankta Luko:
„Ĉapitro 19
1 Kaj li eniris en Jeriĥon kaj ĝin trapasis.
2 Kaj jen viro, nomata Zakĥeo; kaj li estis ĉefimpostisto, kaj li estis riĉa.
3 Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro la homamaso, ĉar li estis malgranda je staturo.
4 Kaj antaŭkurinte antaŭen, li supreniris sur sikomorarbon, por lin vidi; ĉar li estis preterpasonta tie.
5 Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li: Zakĥeo, rapide malsupreniru, ĉar hodiaŭ mi devas loĝi en via domo.
6 Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin ĝoje.
7 Kaj vidinte, ĉiuj murmuris, dirante: Ĉe pekulo li eniris, por gasti.
8 Kaj Zakĥeo, starante, diris al la Sinjoro: Jen duonon de miaj posedaĵoj, Sinjoro, mi donacas al la malriĉuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon.
9 Kaj Jesuo diris al li: Hodiaŭ venis savo al ĉi tiu domo, ĉar li ankaŭ estas filo de Abraham.
10 Ĉar la Filo de homo venis, por serĉi kaj savi la perditaĵon.“
10 Jul 2009
Ehrenstein – gazetartikolo
La gazetartikolo de 2009-06-19 raportas pri planoj por revigligi la lokon per diversaj projektoj kaj starigi eklezian-spiritan centron. Sur la foto videblas i.a. la nuna grafino de Nesselrode (kun libro), kiu en 2008 doktoriĝis pri la altarejaj fenestroj de la preĝejo. En la 15-a jarcento prauloj de la nobelaj geedzoj de Nesselrode fondis la Ehrenstein -ajn preĝejon kaj monaĥejon.
Jump to top
RSS feed- Latest items - Subscribe to the latest items added to this album
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter