Marjorie Boulton - Enkonduko en la internacian sem…
D. B. Gregor - La fontoj de Esperanto
Viktor Sadler - Relativaj oftecoj de kelkaj lingva…
Kamil Škoda - La pensoj de Comenius pri universala…
P. Ciliga - Statistika tabelo de l'esperanta vorta…
D. L. Armand - Transskribo de geografiaj nomoj en…
G. Waringhien - Kien la arto?
Gaston Waringhien - La Budapeŝta skolo
Anna Löwenstein - La Ŝtona Urbo
Lingvoj de malgrandaj popoloj
Ĵomart kaj Nataŝa kantas "Al Loko De Kie Blovas V…
Miroslav Malovec - Kiel ekestis la nova vortaro
Festa Parolado de la UEA-prezidanto Mark Fettes du…
Oldřich Arnošt Fischer - Venenaj donacoj de akvaj…
LEGOLIBRETO 7 (2012, red. J.Drahotová)
Unu minuto da vintra poezio en zamenhofa traduko:…
Vilmos BENCZIK - La esperanta literaturo tra la lu…
Baldur Ragnarsson - Zamenhof - la unua grava verki…
Miroslav Smyčka - KRISTANA KERNO EN LA ZAMENHOFA H…
Lorenc - Plena lernolibro por bohemoj
SENPROBLEME - Je l' tag' de l' lasta juĝ'
Karel Čapek - Fabelo "Solimana princidino"
Otokar Březina - Eterne denove
Zamenhof - Kongresaj paroladoj - provlibro
William Auld - Pri altruismo, pri Zamenhof, pri Lu…
Kion Zamenhof ne povis diri en Ĝenevo
Julio Baghy - Srdce se zelenou hvězdou (La Verda…
Julio Baghy - La Verda Koro
Karel Čapek - Naŭ fabeloj
Karel Čapek - Fabelo policista
Aleksandro Dumas - Frostiĝinta nazo
Grafologia karakterizo de Zamenhof
Aŭdu, aŭdu, ho paŝtantoj - konata ĉeĥa kristnaska…
"Mississippi, vi flu' maljuna" - fama muzikala kan…
Oldřich A.Fischer - Alberto Vojtěch Frič
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone -
Attribution + non-Commercial + no derivative
- Document replaced on 11 Sep 2017
-
828 visits
Petr Bezruč - poemo "Nur solan fojon" (Jen jedenkrát)
Konata poemo de la ĉeĥa-silezia poeto Petr Bezruč (1867-1958) el la poemaro "Sileziaj kantoj" (Slezské písně) kunligas mitan rakonton el la fora Nordo kun la intima vivkonfeso de la aŭtoro.
15.9.2017 oni rememoras la 150an datrevenon de la naskiĝo de la poeto.
eo.wikipedia.org/wiki/Petr_Bezruč
Esperantigis Jiří Kořínek
eo.wikipedia.org/wiki/Jiří_Kořínek
Deklamas ĉeĥa baritonisto kaj honora membro de ĈEA Miroslav Smyčka (11.9.1926-25.4.2017)
eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka
Publikigite la 11-an de septembro 2017 omaĝe al lia neĝisvivita 91-a jaraĝo.
Listo de interrete aŭskulteblaj registraĵoj de Miroslav Smyčka
www.esperanto.cz/eo/aktuality/listo-de-interrete-a-skulteblaj-registra-oj-de-miroslav-smycka.htm
Registrite 23.4.2009. Sonreĝisoris kaj teknike prilaboris Pavla Dvořáková.
Ligilo al la ĉeĥlingva originalo de la poemo:
music.clnet.cz/tower/poetry/ostatni/jenjeden.htm
Teksto de la poemo en Esperanto
NUR SOLAN FOJON
Mi jam ne scias, kie
mi aŭdis ĉi rakonton mitan.
Ie en norda lando
troviĝas trista valo intermonta;
malgaja val' senluma,
ĉar suna bril' vizitas ĝin neniam.
Popol' en fumaj jurtoj
en trist' kaj neĝ' eterna tie vivas,
ĉe fajro sidas viroj,
al kiuj vortoj super or' valoras,
virinoj tristsopire
post ili, kaj en feloj idoj kaŭras.
Ne scias mi la kaŭzon,
sed eble ter' el sia voj' elglitis,
foje ekbrilis suno:
kaj de la bril' popolo terurita
en nigrajn jurtojn fuĝis
kaj per ŝtonblokoj fermis ĉiun pordon,
kaj fruntojn teren klinis,
petante de l' demono nekonata
indulgon por la viv' ilia. . .
Ekstere dume
sunbrilo fandis la eternajn neĝojn
kaj grundo netuŝita
florojn elmetis al la suna kis'.
¬La suna di' vidante
la mortsilenton kaj timplenajn petojn,
pasis la valon,
kaj plu neniam al ĉi flank' rigardis.¬
Kaj kiam cedis timo,
kaj homoj ekkuraĝis eltendiĝi
kaj vidis varman teron,
kaj nekonatan florodoron flaris,
kaj vidis, kiel bona di'
de ili ofendita preterpasis,
kaj ili ekkomprenis,
ke tiu tag' neniam plu revenos,
malĝojo plej profunda
klinis la kapojn de la tristaj viroj
kaj nukojn de l inar'
kaj ili plu en trist' duobla vivis,
sentante, ke solfoje
tra morna land' ilia iris helo,
kaj ĝi pro kulp' ilia preteris senrevene!
Solfoje preteriris min la amo.
Har' nigra ĝis talio,
kaj dolĉe al mi sonis ŝia voĉo:
Vi bonan havas koron,
kun vi feliĉa estos la virino;
mallonga timrigardo,
diranta pli ol ŝiaj dolĉaj vortoj,
dolĉtone parolitaj,
laŭ manier' de mia hejm' Těšína,
la diron akompanis.
Mi, kiu antaŭ longe
ĝis feĉ' amara trinkis vivpokalon,
el vivolibro ŝiris blankajn paĝojn,
mi diris raspatone,
laŭ dirkutim' de nigra viramaso
sub Ostrava-ebeno:
Fraŭlin', senfine feliĉega
fariĝos via edzo,
sed mi al velka arb' ne fiksas rozon.
Mi arde amis ŝin, ŝi edziniĝis.
Estinge falis en la koron ombroj,
senfina trist' tra mia vivo paŝas
dum oftaj rememoroj,
ke preter mi dolĉpaŝe iris amo,
dum mian domopordon mi brufermis,
kaj ke mi nerevene ĝin forpelis!
Translate into English
15.9.2017 oni rememoras la 150an datrevenon de la naskiĝo de la poeto.
eo.wikipedia.org/wiki/Petr_Bezruč
Esperantigis Jiří Kořínek
eo.wikipedia.org/wiki/Jiří_Kořínek
Deklamas ĉeĥa baritonisto kaj honora membro de ĈEA Miroslav Smyčka (11.9.1926-25.4.2017)
eo.wikipedia.org/wiki/Miroslav_Smyčka
Publikigite la 11-an de septembro 2017 omaĝe al lia neĝisvivita 91-a jaraĝo.
Listo de interrete aŭskulteblaj registraĵoj de Miroslav Smyčka
www.esperanto.cz/eo/aktuality/listo-de-interrete-a-skulteblaj-registra-oj-de-miroslav-smycka.htm
Registrite 23.4.2009. Sonreĝisoris kaj teknike prilaboris Pavla Dvořáková.
Ligilo al la ĉeĥlingva originalo de la poemo:
music.clnet.cz/tower/poetry/ostatni/jenjeden.htm
Teksto de la poemo en Esperanto
NUR SOLAN FOJON
Mi jam ne scias, kie
mi aŭdis ĉi rakonton mitan.
Ie en norda lando
troviĝas trista valo intermonta;
malgaja val' senluma,
ĉar suna bril' vizitas ĝin neniam.
Popol' en fumaj jurtoj
en trist' kaj neĝ' eterna tie vivas,
ĉe fajro sidas viroj,
al kiuj vortoj super or' valoras,
virinoj tristsopire
post ili, kaj en feloj idoj kaŭras.
Ne scias mi la kaŭzon,
sed eble ter' el sia voj' elglitis,
foje ekbrilis suno:
kaj de la bril' popolo terurita
en nigrajn jurtojn fuĝis
kaj per ŝtonblokoj fermis ĉiun pordon,
kaj fruntojn teren klinis,
petante de l' demono nekonata
indulgon por la viv' ilia. . .
Ekstere dume
sunbrilo fandis la eternajn neĝojn
kaj grundo netuŝita
florojn elmetis al la suna kis'.
¬La suna di' vidante
la mortsilenton kaj timplenajn petojn,
pasis la valon,
kaj plu neniam al ĉi flank' rigardis.¬
Kaj kiam cedis timo,
kaj homoj ekkuraĝis eltendiĝi
kaj vidis varman teron,
kaj nekonatan florodoron flaris,
kaj vidis, kiel bona di'
de ili ofendita preterpasis,
kaj ili ekkomprenis,
ke tiu tag' neniam plu revenos,
malĝojo plej profunda
klinis la kapojn de la tristaj viroj
kaj nukojn de l inar'
kaj ili plu en trist' duobla vivis,
sentante, ke solfoje
tra morna land' ilia iris helo,
kaj ĝi pro kulp' ilia preteris senrevene!
Solfoje preteriris min la amo.
Har' nigra ĝis talio,
kaj dolĉe al mi sonis ŝia voĉo:
Vi bonan havas koron,
kun vi feliĉa estos la virino;
mallonga timrigardo,
diranta pli ol ŝiaj dolĉaj vortoj,
dolĉtone parolitaj,
laŭ manier' de mia hejm' Těšína,
la diron akompanis.
Mi, kiu antaŭ longe
ĝis feĉ' amara trinkis vivpokalon,
el vivolibro ŝiris blankajn paĝojn,
mi diris raspatone,
laŭ dirkutim' de nigra viramaso
sub Ostrava-ebeno:
Fraŭlin', senfine feliĉega
fariĝos via edzo,
sed mi al velka arb' ne fiksas rozon.
Mi arde amis ŝin, ŝi edziniĝis.
Estinge falis en la koron ombroj,
senfina trist' tra mia vivo paŝas
dum oftaj rememoroj,
ke preter mi dolĉpaŝe iris amo,
dum mian domopordon mi brufermis,
kaj ke mi nerevene ĝin forpelis!
- Keyboard shortcuts:
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the comment feeds of this audio file
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.