Keywords

kanzono
muziko
renesanca


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

1 695 visits


Bela rozo (renesanca amkanto)


Ĉar estas majo-monato de amo, ni ŝatus vin plezurigi per tiu ĉi kanto en traduko kaj interpreto de Ipernitiano Vladimír Türk - eble iuj el vi ankoraŭ ne aŭdis ĝin kaj tio domaĝus!
Transprenite kun lia konsento.

Bela roz´ ĝardene floris
ĉe l´ kabano de najbar´
amatino ĝin priploris,
avidante trans la bar´

Nokte kuris mi el domo,
ŝtelon helpis pala Lun´
se min kaptos tiu homo,
certe venos lia pun´

Kun la rozo mi rapidis,
tuj degelis ŝia kor´
la dankemon ŝi ne bridis,
nokto plenis de amor´

Roso falis frumatene
kaj denove sonas plor´
velkis rozo surkusene,
malaperis la odor´

Porinterese - jen la ĉeĥlingva versio "Krásná růže v sadu kvetla" en prezento de la ĉeĥa ensemblo
"Spirituál kvintet":

http://www.youtube.com/watch?v=4CkaVhVBejg
Translate into English

(deleted account) has particularly liked this audio file


Comments
 JUHÁSZ Margit
JUHÁSZ Margit
Tre tre bela. Gratulon por la kantistoj kaj por la tradukisto!
13 years ago.

Sign-in to write a comment.