Keywords

Chanson Esperanto - kanzono
Chantal & Tova Ben-Cvi


Authorizations, license

Visible by: Everyone
All rights reserved

432 visits


Kanto al paco - Chantal & Tova Ben-Cvi


Kanto al paco

Teksto: J.Rotblit
Melodio: J. Rozenblum
Tradukis: Amri Wandel

Venu luma sun-radi', matena ilumin'
La plej pura preĝ' al Di' ne revivigos nin
Kies vivon tuŝis fin' kaj kuŝas en la ter'
Ne plorego vekos lin por viva efemer'

Person' ne revenigos nin
El tomba la infer'
Utilos ja nek ĝojo de triumf' kaj venk'
Nek kantoj de liber'

Refreno:

Do laŭte kantu, kanton al pac'
Ne flustru preĝon pri
Plenvoĉe laŭdu l'pacon sen lac'
Ne ĉesu via kri'.

Tra la floroj de l'tombej' penetru suna bril'
Eĉ falintoj karaj plej, ripozu en trankvil'
Kun espero la spirit' ne cedu al minac'
Kantu ne por la milit' sed por la am' kaj pac'
Ne diru “iam venos tag' ", alportu ĝin vi mem
Ne estas rev' kaj sonu do en ĉiu plac'
Jubil' kaj pac-poem'

Refreno

El Israela Esperantisto 152-153 (Vintro 2010), paĝo 22 (http://www.esperanto.org.il/dosieroj/ie152-153.pdf)

Kanto al Paco: memore al J. Rabin

Amri Wandel

Antaŭ dek kvin jaroj, en la placo kiu hodiaŭ portas lian nomon, staris la ĉefministro Rabin sur la podio, fine de amasa subten-demonstracio, kaj kune kun la kantistino Miri Aloni, lia kolego Ŝimon Peres kaj aliaj, kantis el tajpita paĝo la kanton kiu multe identiĝis kun la pac-procezo: Kanto al Paco. Kelkajn minutojn poste li estis mort-pafita, la paĝo kun la teksto de la kanto, kiu ankoraŭ troviĝis en la poŝo de lia jako, estis makulita per lia sango. Tri jarojn pli frue mi tradukis "Kanton al Paco" por la dua sonkasedo "Israelo ne ĉesas kanti" de hebreaj kaj jidaj kantoj en Esperanto, kantitaj de Tova Ben-Cvi. Ĝi sekvis la unuan sonkasedon de israelaj kantoj en Esperano, "Israelo Kantas", kiun mi produktis dek jarojn pli frue (kun la kantistino Chantal) kiu elĉerpiĝis delonge. La fama kanto "Kanto al Paco" verkita de Jaakov Rotblit estis siatempe malpermesita por dissendo en la radio. En la naŭdekaj jaroj ĝi fariĝis unu el la simboloj de la maldekstra por-paca movado. Post la murdo de Rabin, ĝi fariĝis ankaŭ unu el la kantoj kantitaj je lia memoro, ĉiujare en la datreveno de la murdo. Nature, la kantistino Miri Aloni fariĝis plej identigita kun tiu kanto. Kelkajn jarojn poste ŝi prezentis kant-vesperon en mia loĝloko, kaj post la koncerto mi alparolis ŝin kaj proponis ke ŝi kantu la Kanton al Paco en Esperanto en unu el niaj Landaj Kunvenoj. Ŝi entuziasmiĝis kaj diris ke tio estos "la kanto de paco en la lingvo de paco", sed la afero ne realiĝis ĉar ŝia impresario enmiksiĝis kaj postulis tre altan pagon por ŝia prezento. La rakonto daŭras en la jaro 2000, kiam okaze de la Universala Kongreso en Tel Avivo ELI planis eldoni kompaktdiskon kun israelaj kantoj. La projekto efektiviĝis unu jaron poste. La KD-on, kiu konsistis el 28 kantoj – la plejmulto de ambaŭ sonkasedoj, mi nomis "Venu Paco" kaj la du kantoj ĉe ĝia komenco estas "Bonvenu Paco sur vin" kaj "Kanto al Paco".

La lasta ĉapitro en tiu rakonto okazis en 2009, kiam dum la Internacia Libro-Foiro de Jerusalemo prezidento Peres vizitis la budojn. Kiam li preteriris la Esperanto-budon, mi demandis lin ĉu li memoras ke li estis la alta protektanto de la UK en la jaro 2000. Li memoris, kaj tiam mi donacis al li la KD-n kaj rakontis la historion pri la esperanto-traduko de la Kanto al Paco. Mi – kaj eble iomete ankaŭ li – emocie sentis ke fermiĝis cirklo. La Esperanta traduko aperis en la jar- kajero 2010 de la literatura bulteno "Ŝvilim" aperanta en la urbo Modiin (en mia konstanta rubriko tie, de kantoj tradukitaj en Esperanton).
Translate into English

Comments

Sign-in to write a comment.