Saluton ! Jen mia unua artikolo en mia unua blogo.
Mi kredis, ke mi neniam faros ion tian, sed la afero nun tiel simplas, ke...
Do, por tiu ĉi jaro 2008, mi deziras al vi ĉiuj feliĉon kaj sanon, kaj pliboniĝon de tiu ĉi freneza mondo.
Por la neesperanto-parolantoj, mi redaktos artikolojn ankaŭ en la franca.
Ĝis !
Yves
Homoj kaj vidaĵoj, ĝis el profunda Siberio (Khanty Mansik), suda Brazilo, profunda Kanado, Pollandaj preĝejoj, funebraj muzikoj de Purcell, piedpromenadoj kun irananoj, ktp, ktp. Eksterordinara eblo malkovri nian vastan mondon (kune kun ties unuopuloj!), en multe pli malfalsa maniero ol per turismo! kaj dialogi kun ĝi.
Kaj cetere mi pensas, ke Esperanto tie trovis super-bestan mondon kaj rimedon por uzi!
Sign-in to write a comment.