Nun pli kaj pli da Esperanto-artistoj malfermas paĝon ĉe Ipernity
Jam eblas trovi kompilite ĉi sekve jenajn artistojn aŭ muzikistojn de pluraj bandoj ..
La listo estos ĝisdatigita kiam alvenos novaj esperanto-artistoj ...
Vizitu iliajn paĝojn, invitu kaj aldonu ilin al via reto... fariĝu amikoj de la esperanto-artistoj por pli bone malkovri la esperanto-muzikkulturon kaj subteni ĝin !
Esperanto-artistoj solaj aŭ en muzikbandoj :
- Albert-Felix Nagy el la Rumana Hiphopa bando CTM (baldaŭ ankaŭ repos en esperanto)
- Alekĉjo el la anarkipunka bando Nigra Flago, Francio
- Amir el Espo Despo, mondmuziko, Danio
- Anjo (Anjo Amika), ŝlagra/varietea popmuziko el Hungario.
- Anna Burenius el Lund, Svedio, gitarludas kaj kantas en La Perdita Generacio
- Attila Schimmer el Hungario, ŝlagra / varietea popmuziko
- Azaŭak gotika bando el Normandio, Francio
- Bertilo el Persone, Roko
- Carlos Devizia el Argentino, popo elketronika eksperimenta,
- Duoble Unu (Cie Double Un), mondmuziko, el Francio
- David Gaines komponisto el Usono
- Denizo Rock Tamba afrika Aŭtoro-komponisto kaj muzikisto de la eks-Rolls kaj nuna Konga Espero el Kinŝaso (Kongo)
- Kim el Hotel Desperado, mondmuziko, Danio
- Dominiko Vieira el VALANJA, gotika metalo, Brazilo
- Emily Barlaston (F-ino Emily Barlaston), kabaredo /opereto el Britio
- ETERNE RIMA (Igor Wasilewski) pola Hiphopa repisto (japana nomo: Washirei Goro), loĝas en Japanio
- Evelina Sokolova bardo el Krasnojarsk en Siberio, Rusio
- Farri kaj Carles el Kaj Tiel Plu, popolmuziko, el Barcelono, katalunio
- Flavio Fonseca brazileca muziko el Brasilio
- Francis Soghomonian el Parizo, popmuziko
- Gijom' el Parizo, piano-kanzono
- Inicialoj DC (Eric Languillat) elektro-videopopo el Frankfurto, Germanio
- jOmO (JoMo / Jean-Marc Leclercq) el Tuluzo (Tournefeuille), Okcitanio /Francio - JoMo kaj Liberecanoj
- ĴomArt el duopo Ĵomart & Nataŝa el Stockholmo, Svedio
- Kaj Tiel Plu popolmuzika bando el Barcelono, Katalunio
- Karin Nordström el Hernusando, Svedio, ludas kontrabason, ritmilojn kaj kantas en La Perdita Generacio,
- Kunar (DĴ Kunar, muziko elektronika kaj hiphopo el Germanio)
- La Pafklik el Parizo, Hiphopo
- Lukaso el La Pendumito, anarki-punka bando el Pollando
- Théophile MAYOMA-DIANKEMBO, Afrika artisto el Kinŝaso en Kongo
- Mikaleo Bronŝtejn Bardo el, Sankt Peterburga regiono, Rusio
- Mikaelo Povorin Bardo el Moskvo, Rusio
- Nik Woods kantisto de la debuta bando Suvubroj el Virginio, Usono
- Pepeniebla muzikisto el la bando Tupelopone el Madrido (Hispanio)
- Pieĉjo el Dolchamar, Roko, hiphopo, elektronika popo, el Finnlando
- Rafael Milhomem el baRok' kaj El Ligno Trio, metalo baroka, kaj klasika muzikoj el Brazilo
- Ralph Glomp popmuziko el Hamburgo, Germanio
- Rogener Pavinski el Supernova, roko el Sao Paŭlo, Brazilo
- Roĝer Borĝes DĴ Roĝer kaj el Supernova, roko el Sao Paŭlo, Brazilo/ Madrido, Hispanio
- Stephan (Stefo), pop-folko el Berlino, Germanio
- Tarcisio Lima el Fortalezo, Brazilo, kantisto, muzikisto kaj komponisto.
- Tomio kaj Robin el La Perdita Generacio, ekologia pop-folk-mondmuziko el Svedio
- Tone hiphopa repisto el San Paŭlo, Brazilo
- VIGLA MUZIKO afrika muzikbando el Kinŝaso, Kongo
- Zuzana pop-folk kantistino (Zuzanna Kornicka) el Poznano, Pollando
Esperanto-muzikistoj :
- Anĉjo koruskantisto, aŭtoro kaj tradukisto interalie de kantoj por „Rêverie”; el Italio )
- Bira perkutisto el Brazilo
- Birke flutistino, ludas kun Bertilo Wennergren el Persone
- Conny el Transgenial, ĵazo-mondmuzika el Germanio
- Crnel Muzikisto komponisto el Usono
- Federico Gobbo amatora operkanta tenoro el Milano, Italio
- Françoise Noireau Violonistino el Francio
- Jonas Violonisto el Danio, ludis iam en La Perdita Generacio
- Kasmra eksperiimenta muzikkomponisto el Oulu Laponio, Finnlando
- Kim Ribeiro komponisto kaj flutisto brazila
- Laurence Saconnet Akordionistino el Francio
- Manolo (Manuel Pancorbo), komponisto, kantisto, tradukisto, adaptisto...ktp el Madrido, Hispanio
- Mari-Elen el Ĝirondio, ludas mezepokan instrumenton, Francio
- Marwine Van der Molen kantistino el Nederlando, koruskantis en ARKORDO ĝis antaŭ du jaroj
- Miguel Gutierrez Aduriz muzikisto kaj verkisto el Hispanio
Cetere ni invitas ĉiujn muzikistojn kaj artistojn kiuj ankoraŭ ne faris, aliĝi tuj la grupojn MUZIKO, Hiphopo-Repo en Esperanto, la paĝo de Kanzonamikaro kaj ankaŭ al la Artista Datenbazo.
Ankaŭ ni invitas ĉiujn artistojn kaj esperanto-muzikŝatantojn aliĝi (senpage) al EUROKKA por subteni ĝian muzikagadon.
Kaj kompreneble por akiri la diskojn de la artistoj vi povas rekte ilin mendi ĉe www.vinilkosmo.com . Alia ebleco por akiri la muzikojn elŝute ekde julio 2009 en la nova MP3-servo starigita de Vinilkosmo ĉe www.vinilkosmo-mp3.com.
Aldonendas ke ekde Aŭgusto 2009 eblas libere elŝuti la Hiphopan kompilon ĉe H H K.
Kompilis por vi Flo (Floréal Martorell)
Respondeculo de EUROKKA kaj direktoro de Vinilkosmo
Nu laux mi jes indus tion fari (prezenti aliajn artojn) sed tiam transprenu tiun taskon fakuloj pri tiuj artoj en kiuj mi ne kompetentas ...
Kiel vi scias ke mi estas en furorlisto de Ipernity ..? mi ecx ne scias pri kio temas?
cxiukaze mi nenion speciale faris por tio...
Plej muzikamike
Flo !
Bonvenon en Ipernitio..
Kiam vi aldonos informojn en vian blogon pri via bando Vigla muziko kaj kiam via paĝo pretos vi informu min por ke mi aldonu vin en la liston ;-)
ĝis rekontakto
Muzike salutas
Flo !
Kaj Tiel Plu
JxomArt
Dieudonné Fundu Mikatukidi
Mi ĝojas ke finfine nia artikolo instigis pliajn artistojn malfermi sian paĝon en Ipernity !!!
Mi pli poste faros aldonan altikolon kun la novaj aparte .. kaj ĝisdatigos la malnovan artikolon ...
Se vi vidos aliajn ne hezitu averti min ... mi estos tre danka al vi ...
Plej muzikamike
Flo !
Ĝis !
Mia taŭga retpaĝo estas www.ipernity.com/home/137187
(Ĉar la alia estas malplena kaj mi perdis la pasvorton por fermi ĝin.)
Antaŭdankon!
Sign-in to write a comment.