Antaŭmendo-kampanjo por la 4a KD de JoMo
"jOmO okcitanas"

Français : voir directement sur le site d'Ulule : fr.ulule.com/jomo-okcitanas
(Esperanto-prezento sub la videoj)


Esperanto:
Okaze de la finpreparoj de la nova kaj 4a albumo de JoMo en esperanto titolita: jOmO okcitanas, Vinilkosmo lanĉas antaŭmendo-kampanjon.

Por eldoni la albumon sur fizika KD necesas minimime 150 KD-antaŭmendojn, sub tiu limo la albumo aperos nur bitforme (mp3, ogg, flac kaj elsendflue)..

Do la fizika KD-eldono dependas nur de vi !

Por sukcesi tiun kampanjon Vinilkosmo elektis denove la amasfinanc-retejon Ulule en kiu vi tute fide kaj sekure vi povas fari viajn antaŭmendojn alirante ĉi tien :
http://fr.ulule.com/jomo-okcitanas/

Se la celo de minimume 150 KD-antaŭmendoj ne estos atingita via antaŭpago ne estos enkasigita kaj la presado de la KD nuliĝos..
Ju pli rapide ni atingos la celon despli frue ni povos esti certaj eldoni la KDon.

La kampanjo daŭros 60 tagojn, kaj ni antaŭdankas vin pro disvastigi kiel eble plej amplese tiun ĉi informon se vi nepre volas havi tiun ĉi KD-on !