Nia elŝutejo www.vinilkosmo-mp3.com post grava pirata kapta atako (phishing) sukcesis esti riparita kaj restabiligita..
Bonŝance ne estis kromaj problemoj kaj post tutsemajna prilaborado de du teknikistoj ĉio reordiĝis kaj nun eblas denove viziti la elŝutejon kaj akiri sekure plenajn albumojn aŭ unuopajn muzikojn tie..
Ni dankas vin pro via fido kaj daŭra subteno kaj invitas vin reviziti nian elŝutejon por malkovri tie la novaĵojn ...kaj remalkovri malpli novajn albumojn ...
Post kelka tempo tie disponeblos la 3 albumoj de Mikaelo Bronŝtejn, pri tio estis interkonsentite kun Mikaelo okaze de lia vizito en Tuluzo dimanĉe 20an de januaro 2013.
Cetere, pliaj novaĵoj baldaŭ aperos, ĉi tie en nia blogo, pri la Promeskampanjo de Vinilkosmo (pri albumo de baRok' kaj Jonny M, dum La Perdita generacio finpretigas sian 3an albumon..)
Dankon por via atento kaj komprenemo
Plej muzikajn bondezirojn de la tuta teamo de Vinilkosmo
Sign-in to write a comment.