Jen ĉi tie bilanco postincendia de Vinilkosmo aperinta ĉe Ĉinan Radio Internacia (intervjuo kun Flo realigita de Lina).
esperanto.cri.cn/641/2012/04/20/1s135078.htm (por aŭskulti uzu RealPlayer klakante ĉe la kapaŭskultilo)
La granda novaĵo estas ke, ekde la 1a de aprilo ni trovis asekurkompanion kiu konsentas asekuri niajn ejojn ... tio evitis la fermon de Vinilkosmo-ekzercejoj kaj studion.
Ankaŭ dank'al tio ni povis eki la rekonstruadon de la detruitaj ejoj.

Por iom bildigi la raportan intervjuon, jen kelkaj fotoj por montri kiel evoluis kaj statas la rekonstruo de la detruitaj ejoj (ekzercejo kaj stokejo).

Malkonstruado daŭris de februaro ĝis fino de marto kun paŭzo de 15 tagoj pro neĝo kaj malvarmo.
Poste ekde la 2a de aprilo ekis la rekonstruado far de entrepreno.

La mono de la asekuro kovros la kostojn de la rekonstrado ĝis la tegmento.

La internan parton (akustikan izoladon de la muroj kaj plafonoj, elektro-instalaĵon, ktp...) ni devos memfini per propraj rimedoj kaj tio povos daŭri plurajn monatojn ĝis plena fino.