Karaj geamikoj kaj muzikŝatantoj

Okazis grava fajrego en unu el la ekzercejoj de Vinilkosmo kaj sekve atingis la stokejon en kiu ni perdis la tutan sonmaterialon stokita tie (sonsistemo, Miksotablo Tascam 24 traka, registrilo Otari 24 traka por la studio, instrumentoj diversaj, la materialon de la 3 bandoj kaj plurmiloj da diskoj de Vinilkosmo).. mi ankoraŭ ne scias precize kiom kaj ni provis savi kelkajn centojn da ... ni faros bilancon post kelkaj tagoj..

feliĉege la incendio ne atingis la studio registrejon kaj ni povos daŭrigi la registraĵojn sed la perdita materialo por la studio mankos kaj necesos reaĉeti ĝin.

Eksperto de la asekurkompanio venis por taksi la damaĝojn kaj difini kiamaniere okazis la ekbruliĝo..

Laŭ la eksperto la kaŭzo venas de elektra aparato surplanke kie estis tapiŝo (halogena lampo, elektra transformilo de aparato au io tia ..) videblas la zono de la strato.. tio signifas ke antaŭ foriri el la ekzercejo la bando ne respektis la sekurpostulojn (malkonekti ĉiujn aparatojn kaj malŝalti la elektran disŝaltilon ...)

Por la sekurkompanioj, estas komplika afero ĉar estis en tiu ejo la materialo de 3 bandoj , materialo de EUROKKA, materialo de Studio de la Trappe kaj la diskostoko de Vinilkosmo..
La valoro de ĉio kio estis tie estas ege granda kaj devas veni 5 ekspertoj de 5 malsamaj sekurkompanioj.

La afero povas daŭri iom longe ĝis mi scios kiom nia asekurkompanio pagos.

Nia diskoservo daŭre funkcias homoj povas mendi diskojn ĝis kompleta elĉerpiĝo de la referencoj detruitaj (resti kelkaj kvantoj en la oficejo) kaj ĉiuj referencoj ekde VKKD099 estas stokitaj en mia domo do la malaperinta stoko koncernas la referencoj eldonitaj de Vinilkosmo de VKK018 (JoMo kaj Liberecanoj) ĝis VKK093 (La Pafklik).
feliĉe .. la plej lastaj eldonoj ne malaperis ..
eblas ankaŭ elŝuti ennia elŝutservo..
Nun la plej bona maniero helpi nin atendante la rezultojn de la asekurkompanioj estas subteni nin aĉetante diskojn ĉe www.vinilkosmo.com kaj elŝuti albumojn en nia elŝutservo www.vinilkosmo-mp3.com

La projektoj lanĉitaj daŭre aktualas .. tio estas por oktobro la distribuado de la nova disko de Kajto "Duope" kaj la eldono de la disko "Amindaj" sen forgesi la novajn diskojn kiuj aperis ĉi somere "HHK2" (Hiphopa Kompilo 2) kaj "Revado" de Rêverie kaj iom antaŭe La Afrika Kompilo, Samideano de Eterne Rima, Trajn' nenien de Dolchamar, Urbano de inicialoj dc, Duonvoĉe ... tutkore de Manŭel, Brassens plu de Jacques Yvart .....

Kaj baldaŭ en oktobro alvenos la nova disko de kajto kiu estas survoje kaj la disko de la Kuba bando "AMINDAJ" do nepre homoj akiru la diskojn kaj tio alportos al ni monon por alfronti la venontajn monatojn ...
En oktobro ankaux alvenos Zhou mack por registri regean-afrobit' albumon en esperanto la unua !

Do kiel vi povas konstati ni ne rezignas kaj daŭre kaj persisteme ni klopodas plu antaŭeniri per novaj projektoj...

Mi ne dubas ke ni sukcesos per la subteno de ĉiuj.

En nia fotaro ĉe nia Ipernitia paĝo ni aldonos kelkajn fotojn kiuj montras la damaĝojn ..

Dankon al vi ĉiuj por viaj kuraĝigoj kaj subteno..

Tuj kiam eblos ni ni faros inventarion de la diskoj savitaj kaj povos precize diri kiuj diskoj en tute malaperis ...

Ni regule aldonos novaĵojn en nian blogon laŭ la evoluo de la situacio..

Plej muzike salutas vin ĉiujn

Flo !