IJF NULIGITA PRO TERTREMO (informas la organiza teamo) La itala regiono Abruzzo estis trafita, la 6-an de aprilo frumatene, de grava mortiga tertremo. Ĉar la festivalejon oni planas uzi por *gastigi senhejmulojn*, la ĉi-jara IJF estas NULIGITA.




Tial ankaŭ la koncerto-balo de Kapriol' estis nuligita ! Ni invitas ĉiujn, se eblas, NE komenci sian vojaĝon al Giulianova.

IJF-teamo estas ĉiukaze surloke por bonvenigi kaj helpi tiujn, kiuj jam ekvojaĝis antaŭ tiu ĉi sciigo. -- IJF Organiza Teamo --

NB : rendevuo kun kapriol' en Barcelono kaj tre verŝajne ankaŭ dum KEF en Danio 6a-12a/07/09 kaj eble FESTO en Germanio 8a-15a/08/09