Mi dankas ĉiujn pro viaj bondeziraj mesaĝoj por la datreveno de EUROKKA..

fakte jes EUROKKA iĝis 21 jara (jam !) legu pri ĝi en la TTTpaĝo de EUROKKA ĉe artista.ikso.net/eurokka

Profitu la okazon por aliĝi al EUROKKA... Vinilkosmo estis starigita de EUROKKA en majo 1990.

Dum kelka tempo ni faras paŭzon kaj ne plu aperas en diversaj paĝoj kiel Ipernity, Myspace aŭ Facebook pro la fakto ke mi (Flo) estas investita en granda laboro... kaj momente ne plu havas tempon respondi al mesaĝoj, nek retumi, nek aldoni novan materialon en la menciitaj paĝoj .

La kaŭzo de tiu kaoso estas la kreo de nova retejo por Vinilkosmo..

De jam preskaŭ monato mi starigas novan retejon por disvendi MP3 muzikojn ..

Tiu retejo estas komplementa al la jam ekzistanta Vinilkosmo.com kiu disvendas la fizikajn Kodiskojn.

Tiu nova retejo disvendos esperanto-muzikon laŭ MP3 formato akirebla rekte per elŝutado.

La laboro bone antaŭeniras sed tre malrapide ĉar mi samtempe lernas kiel konstrui kaj uzi la novan retejon la retejon......

La unua etapo de tiu laboro estas proponi la eldonitajn diskojn de Vinilkosmo kaj la dua etapo estos aldoni la ceterajn diskojn de artistoj kiujn Vinilkosmo distribuas.. tria etapo planata estas kompili malnovajn albumojn kaj proponi ilin en la retejo kiel MP3 akirebla esperanto-muziko per elŝutado..

Mi esperas ke jam tre baldaŭ ni povos disponigi la albumojn eldonitajn de Vinilkosmo..

Estu atentaj en ka venontaj semajnoj... kaj bonvolu pardoni mian plursemajnan malaperon ...

Sed ne timu mi revenos !!!

Plej muzikajn salutojn

Flo !

Respondeculo de EUROKKA kaj Vinilkosmo