Karaj Radioamikoj,
Vendrede, la 14-an de novembro ni referencas al la belaj kaj interesaj tagoj de la aŭtuna ARKONES en Poznano, kie ni renkontiĝis kun multaj kulturkreantoj, i.a. muzikistoj. Inter ili troviĝis, denove prelegante pri la muzika kulturo, Floreal Martorell (Flo) de EUROKKA kaj Vinilkosmo. Tiu temo ankaŭ i.a. speguliĝas en nia interparolo,ĉe
14.11.2008 Elsendo el la 14.11.2008 fine de la elsendo.
Dankante pri la ĝisnunaj opiniesprimoj, ni atendas laŭvicajn, pro ĉiuj kore dankante. Niaj adresoj: esperanto@polskieradio.pl aŭ/kaj barbarinella@gmail.com. Prefere uzu ambaŭ.
Se vi deziras savi la elsendojn vizitu la paĝon http://www.polskieradio.pl/podcast/39/podcast.xml Sufiĉas, se per la dekstra musobutono vi klikos la nomon de la elsendo kaj savos ĝin en elektita de vi dosiero en la propra komputilo por poste senĝene reaŭskulti ĝin. Ankaŭ per tiu ĉi paĝo eblas rekte aŭskulti niajn E-elsendojn.
Do aŭskultu nin kaj aŭskultigu aliajn! Anticipan dankon!!
Amike kaj kore,
Esperanto Redakcio de Pola Radio
Sign-in to write a comment.