Kelkaj legantoj de mia blogo opinias ke mi blogas tro porisraele kaj ke mi pentras tian bildon de la afero ke Israelo faras ĉion bone kaj estas senkulpa. Sed tiel kompreneble ne estas.
Ne troviĝas perfekta lando kaj tial ankaŭ Israelo ne estas perfekta. Israelo ankaŭ havas mankojn.
La ĉefa kialo al mia blogado pri Israelo estas suprenlevi faktojn kaj informojn kiujn oni emas “forgesi” traktante la konflikton inter Israelo kaj ties malamikoj. Alia kialo estas kontraŭbatali malveraĵojn kiuj troviĝas pri Israelo.
La fundamento al ĉia mia traktado de la konflikto estas ke Israelo rajtas ekzisti kiel juda ŝtato. Miaopinie kaj judoj kaj araboj rajtas loĝi en la koncerna teritorio. Tial ili devas loĝi tie kune. Mi opinias ke ili kune devas interkonsenti pri kiel tio povus esti efektivigita.
Mi ricevis sufiĉe multe da pozitivaj vortoj pri mia blogado. Mi ja publikigas miajn blogaĵojn en tri diversaj blogsistemoj kaj en Ipernity estiĝis plej multe da diskutado.
La afero pri la konflikto inter Israelo kaj ties malamikoj estas tre tikla. Ĝi vekas multajn sentojn, pensojn kaj opiniojn. Kvankam ĝi estas tiel tikla, mi klopodas blogi pri ĝi.
Mi bonvenigas ĉian kritikadon de mia blogado!
Mi blogas esperante ke la konflikto inter judoj kaj araboj povus ĉesi kaj ke firma kaj fina paco povus estiĝi.
Fine mi volas publikigi filmeton kiu montras 40 judajn kaj 40 arabajn infanojn kantantajn kune kun Bill Clinton la kanton Imagine de John Lennon. Pacon al judoj kaj araboj!
Tiu ĉi afiŝo estas publikigita en tri lokoj samtempe: miajpripensadoj.wordpress.com, Esperanto.com kaj Ipernity. Listo de ĉiuj artikoloj.
Tiu ĉi afero estas multmaniere interpretebla kaj la maniero interpreti la aferon povas dependi de homo al homo.
Ne-judaj israelaj civitanoj tamen estas plenrajtaj israelaj civitanoj. Tio signifas interalie ke ili havas parolliberecon kaj rajton politikumi.
Miaopinie ne estas diskriminacio priskribi Israelon kiel judan ŝtaton. Tamen se oni volus priskribi ĝin pli trafe oni povus diri ke Israelo estas "demokratia juda ŝtato kun rimarkinda araba malplimulto".
Mi tute konscie suprenlevas la judecon de Israelo en mi blogo, ĉar tio estas tiel kerna afero en la konflikto.
Ĉu la araba mondo, kaj la mondo ĝenerale, pretas akcepti ke en la mondo troviĝus unu ŝtato kiu nomas sin juda?
Ŝajnas ke la judeco de Israelo ne unuavice celas priskribi la econ de la loĝantaro de tiu lando, sed la ĉefan religian karakteron de la lando.
Imagine no heaven....
Por mi estas himno de ĉiaspecaj senDiuloj. Ĉu hazarde ekzistas pli ol 3 diversaj esperantigoj?
Sign-in to write a comment.