Mi sugestIs difini la ĉefajn trajtojn de kompetenta esperantisto, kaj proponis la sekvajn:

1-Baza kono kaj uzo de la lingvo.

2-Kapableco komunikiĝi efike, kaj parolante kaj auskultante; kaj preteco solvi aperantajn miskomprenojn.

3-Tolerema kaj solidara spirito.

4-Kono de sia propra nacia kulturo kaj respekto al alies kulturo.

5-Sukcesaj agoj favore al Esperanto por ĝia disvastigo.

6-Espero, Obstino, Pacienco, Konkordo kaj Komuniko.

7-Honesteco kaj fidindeco.

Mi, nome de la esperanta komunumo gratulas al tiuj, kiuj jam komencis konduti sin mem, kiel kompetentaj esperantistoj.