Ekde morgaŭ por 5 tagoj oni ferios en Irano!
Ne estas io nacia festado (tamen io miksita afero) :
La 3a de junio estas
forpastago de Ĥomeini.
La 4an de junio estas
funebra tago por islama registaro.
La 4a de junio estas ĵaŭdo kaj oni ne ĉeestos en siaj oficejoj.
La 5a de junio estas vendredo kaj semajna feria tago!
La 7a estas forpastago de la filino de la islama profeto Mohammedo(Db).
Do 5 tagojn oni vole ne vole ferios. Ni profitos la okazon kaj vojaĝos al la okcidento de la lando :)
La feriaj tagoj estas tro en irano kaj ofte oni ne scias kion fari dum tiuj tempoj!

Do, ĝis dimanĉo!