La lasta mardo de la jaro (laŭ irana suna kalendaro) estas "merkred-festo". Oni kolektas lignaĵon kaj je la mallumiĝo bruligas ilin. Oni ĉirkaŭas la faritan fajron kaj ĝuadas saltante super la fajro. fajro estas simbolo de la vivo laŭ irana mitologio kaj tre kara estaĵo. Vere oni ne scias de kiam irananoj faras tiun ceremonio sed tio jam ne gravas, gravas tio ke oni jam ŝatas tion feston kaj estas oportuna okazo ĉirkaŭ la fajro ĝojkanti kaj danci! kompreneble oni ne forgesas gustumi ankaŭ nuksaĵon!
Menciindas ke antaŭ "islamigo" de irano, estis multaj festoj en irano sed post islamo oni jam forlasis multajn sed kelkaj festoj plu vivis malgraŭ islamo kiel "Jalda festo", "merkred-festo" kaj la plej granda festo "Novruzo" kiu estas jarŝanĝa festo en irano. Malgraŭ tio ke islamo eniris iranon kaj multon ŝanĝis sed neniam oni kapablis forigi "Novruzon" kaj malgraŭ tio ke ĉiuj islamaj landoj uzas lunkalendaron devenita de araboj, irananoj ĉiam uzis sunkalendaron kiu komenciĝas per Novruzo.
Novruzo ne estas io religia festo sed pura natura festo kaj tio estas 21a de marto dum kiu en la ... de la tero komenciĝas printempo!
Laŭ mi Novruzo estas unu el la plej malmultaj logikaj aferoj kiuj okazas en irano!:)
Merkred-festo heroldas Novruzon! la plej karan feston de irananoj spite ajna religio, etno, raso kaj ideologio. Novruzo estas signo kaj simbolo de "irana kulturo". Ĉie kie oni festas Novruzon, tie estas limo de irana kulturo.
Vidu fotojn de la pasintjara Merkred-Festo de Tehranaj geesperantistoj!
Dankesprimo
-
Korajn dankojn al ĉiuj geamikoj kiuj publike aŭ private sendis al mi mesaĝojn okaze Novruz-festo. Ne…
-
26 Mar 2008
Pri parlamenta (s)elektado en irano
-
Mi intencis ion plumi pri senhonora parlamenta (s)elektado okazinta antaŭ hieraŭ en irano sed mia sa…
-
16 Mar 2008
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
2 999 visits
Merkred-Festo
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
dankon pro viaj komentoj kaj klarigoj, Vere mi multon lernas de viaj reagoj.
Sign-in to write a comment.