Aziz Nesin -Turka satiristo- havas rakonton nome: 'mil dankoj al niaj frenezuloj!". La rakonto temas pri iu persono kiu tediĝas de la stulteco de siaj samvilaĝanoj kaj decidas fuĝi kaj enloĝi en pli tolerebla loko sed la afero vanas ĉar li spertas pli stultajn kaj frenezajn homojn en la aliaj vilaĝoj kaj finfine li decidas reveni al sia propra vilaĝo ĉar ties stultuloj kaj frenezuloj estas pli tolereblaj kaj plaĉaj!
Konsiderante la tragikajn okazintaĵojn en Libio kaj mezurante la frenezgradon de Muamar Kadafi oni devas esti dankemaj al siaj frenezuloj! ...
La urbo gravedas ...
-
La urbo grizas. Pluvas. Kaŝa kolero fluas sur la stratoj ...
La urbo gravedas ...
Eventoj su…
-
01 Mar 2011
silento jam finita
-
Hodiaŭ
Tehrano kaj kelkaj aliaj urboj tra la lando estis maltrankvilaj. Espero por
mildigi la politi…
-
20 Feb 2011
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
2 001 visits
mil dankoj al niaj frenezuloj!
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Niaj okcidentaj registaroj, kiuj antaŭe pli malpli kasŝe subtenis tiajn reĝimojn pro ekonomiaj interesoj, ne estas tiel diligentaj por helpi al la popoloj kiuj suferis kaj suferas pro tio. La irana popolo longtempe suferis pro tio, pli poste same la iraka . Iam nia prezidento Jacques Chirac (ĵak ŝirak) diris "Mia amiko Saddam" ! Same nun pri Tunizio, Egipto kaj aliaj landoj, kie okazas manifestacioj, kaj ĉefe por la malfeliĉa libia popolo.
Antaŭ kelkaj tagoj, mi havis dufoje la okazon spekti dokumentaran filmon de ARTE, la franca-germana TV-kanalo, kiu prezentis la rolon de la francaj sekretaj servoj en diversaj cirkonstancoj. Vere hontinda afero, ke oni faris tion por Francio, ekzemple le disiĝo de Katanga en la iama belga Kongo (nun D.R. Kongo), la masakroj en Biafro, kaj multaj aliaj aferoj. Do, ne nur CIA aŭ la rusaj sekretaj servoj kondutis krimece
Pri Libio, mi atentigas vin ke estas nun peticio de AVAAZ por ĉesigi la masakrojn de Kadafi :
http://www.avaaz.org/fr/libya_stop_the_crackdown_eu/?cl=957033026&v=8468
La retejo estas multlingva :
http://www.avaaz.org/fr/libya_stop_the_crackdown_eu/?cl=957033026&v=8468
Ĉu vi havas la eblecon aliri kaj subskribi en Irano ?
Reto has replied to Henri Masson clubkompreneble tra kontraŭfiltrila programo eblas atingi la menciitan ttt-ejon :)
https://www.test.ipernity.com/blog/32119/312102
kiu furoras, eĉ en arabaj landoj, kvankam faris ĝin israela muzikisto ;-)
Teruriĝas tiu kiu teruris...
Reto has replied to Henri Masson clubbonege farita
Sign-in to write a comment.