En region kie mi kreskis la unuan arbon kiun mi ekkonis estis vinberarbo. Vito estas sekaŝela, deforma kaj ne alloga laŭŝajne dum perdas siajn foliojn. la arbo havas mirindajn radikojn, foje oni povas kelkmetrojn for de la arbo trovi ties profundajn radikojn ... .
Tamen la frukto de tiu arbo estas ĝuplena, freŝiga, plezura kaj bongusta vinbero kiun se oni bone preparus eblas atingi vivĝuan vinon ...
Al mi tre plaĉis jena strofo de Feridun Moŝiri:
گمان مبر که به پایان رسید کار مغان
هزار باده ناخورده در رگ تاک است
Ne konjektu ke la afero de amantoj finiĝis jam
Mil tasoj da ne drinkitaj vinoj ekzistas en la vejnaro de vito
...
Laŭ mi, vito povas esti bona simbolo al mia lando, irano: kaduka vizaĝo sed ene vivplena kaj plezuriga kun profundaj radikoj dum la historio ...
Post islamaniĝ(g)o, vino <la ĝuo> estis malpermesita en irana teritorio tamen "ĉiam en la vejnaro de la vitoj estis ne drinkitaj vinoj ...", irananoj ĉiam produktis bongustajn vinojn ...
VIVU VIN(BER)O!
Sign-in to write a comment.