Hodiaŭ matene du junuloj estis pendumitaj en Tehrano. La registaro deklaras ke ilin ekzekutis pro la batalo kontraŭ la registaro post la prezidentbalotado sed la dokumentoj pruvas ke ili ambaŭ estis arestitaj antaŭ monatojn ol la misfama balotado.
La 10-a de februaro alproksimiĝas, la verda movado planas okazigi grandiozan demonstracion kontraŭ la fraŭdantoj. La registaro sciante pri la funda malkontento de la plejmulto kiel ĉiuj diktatorecaj reĝimoj imagas ke timigo de la popolo kaŭzos silenton kaj ke la popolo ne plu aperos sur la stratoj kontraŭ la krueloj sed ... sed ili vane klopodas krei teruron. Laŭ la irana proverbo "ne ekzistas mallumo ol nigra". Dum la registaro faris ĉion krimon kiu estis ebla, kion pli eblas fari? Irananoj sufiĉe silentis kontraŭ la krimoj kaj nun oni ne plu toleras pluan malestimon kaj kruelon, tion devas kompreni la regantoj kaj se ili ne komprenus la popolo komprenigos ilin.