Maltrankvilaj stratoj de la urbo, sub piedoj de maltrankvilaj homoj ... .

Sopiro, krio, bato, doloro, atako, insisto, pipra gaso, krio, ploro, atako, batado, sango, krio ... .

Ne, la vekiĝintan popolon ne eblas silentigi per minaco kaj perforto. malgraŭ fortega minaco de la puĉista registaro hodiaŭ en mia urbo la civitanoj marŝis sur la maltrankvilaj stratoj de la urbo kaj kontraŭis al rabistoj kiuj ŝtelis revojn de la nacio kaj ilia ununura havaĵo estis kaj estas "abomeno al ĉiuj". Hodiaŭ la protestanta popolo senkulpigis sin de fiagoj kiujn la registaro ŝajnigas je la nomo de Irana popolo. Hodiaŭ la urbo en kiu mi loĝas spertis viglan tagon ...

PS:
Je la 4-n de novembro de 1979 grupo da Iranaj studentoj kiuj subtenis Ĥomeini okupis la Usona ambasadejo kaj prenis 52 hostaĝoj inter la Usonanoj kiuj laboris tie. Ĥomeini oficiale subtenis la movon de la studentoj. La okupo de la ambasadejo daŭrigis kaj la hostaĵoj estis liberigitaj nur post 444 tagoj de mallibereco. Irana registaro ĉiu jare "omaĝe" al tiu "okupo kaj hostaĵo" aranĝas ceremonion kaj ĉi jare la popolo protestante al la jam okazinta puĉo dum la prezidentbalotado disaranĝis la hontceremonion. Ŝajnas ke post 29 jaroj la nova generacio ne nur ne fieras pri la okazintaĵo sed sentas honton pri tio.

fotoj pri la 4a de novembro: http://www.mardomak.ws/photos/13_abn_mardomak